Novaĵoj (Marto 23)

(GMT+08:00) 2018-03-23 17:14:59     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de marto, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj kamerunia ŝtatestroj konsentis antaŭenigi plu duflankajn rilatojn; Ĉinio firme oponas usonajn tarifojn al ĉinaj importaĵoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Kamerunio ĵaŭde konsentis doni plenan ludadon al sia bona amikeco kaj granda potencialo por kunlaboro kaj plu antaŭenigi duflankajn rilatojn.

La deklaro estis publikigita, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia camerunia paralelulo Paul Biya en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke Biya estas prestiĝa afrika gvidanto kaj malnova amiko de Ĉinio, kaj Kamerunio estas grava partnero de Ĉinio en Afriko. La du landoj respektis unu la alian, traktis unu la alian egale kaj subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 47 jaroj. Xi vokis Ĉinion kaj Kamerunion daŭrigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj subteni plu unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Xi diris, ke Ĉinio subtenas Kamerunion en elekto de disvolva vojo kaj rapidigo de industriigo. Ĉinio vokas al la du landoj grandigi komercon kaj plibonigi kunlaboron en gravaj kampoj kaj instigas al siaj entreprenoj investi en Kamerunio. Li ankaŭ vokis al ambaŭ landoj intensigi interpopolajn interŝanĝojn. Xi diris al Biya, ke Ĉinio volas labori kun Kamerunio en la kampoj de paco, sekureco kaj internaciaj aferoj por protekti la interesojn de afrikaj landoj kaj aliaj evoluantaj landoj.

Biya diris, ke la longedaŭra helpo de Ĉinio al Kamerunio antaŭenpuŝis la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Kamerunio kaj rekte profitigis la kamerunian popolon. Kamerunio sindediĉas al plibonigo de strategia kunlaboro kun Ĉinio kaj bonvenigas ĉinajn investojn en industrio, agrikulturo, energio, transporto, loĝado kaj nova teknologio. Li diris, ke Kamerunio firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj pretas kunlabori kun Ĉinio ene de UN kaj aliaj multflankaj kadroj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde renkontiĝis kun kvar vicministroj pri eksterlandaj aferoj el landoj de la grupo Visegrado, kiu konsistas el Pollando, Ĉeĥio, Hungario kaj Slovakio.

Wang diris, ke Ĉinio aprezas la subtenon kaj partoprenon de la visegradaj landoj en la iniciato Zono kaj Vojo kaj iliajn klopodojn por realigo de kungajna kunlaboro kaj komuna disvolviĝo kun Ĉinio.

Wang vokis la kvar landojn kontribui al la eŭropa integriĝo. Li diris, ke la visegradaj landoj estas reprezentantoj de la eŭropaj emerĝantaj merkatoj kaj la plej dinamikaj fortoj ene de la EU kaj aldonos novan impulson en la integriĝan procezon en Eŭropo. Li diris, ke Ĉinio ĉiam atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun Eŭropo kaj esperas, ke la visegradaj landoj ludos konstrueman rolon en la antaŭenigo de ĉina-eŭropaj rilatoj.

Malgraŭ fortaj avertoj de komercaj grupoj kaj fakuloj, usona prezidento Donald Trump ĵaŭde subskribis memorandon, kiu metos tarifojn sur importaĵojn kun valoro de 60 miliardoj da dolaroj el Ĉinio. Tiu ĉi unuflanka agado konsistigos minacon al tutmonda komerco.

Laŭ la prezidenta memorando, Trump instrukciis la usonan komercan reprezentanton Robert Lighthizer publikigi liston de proponitaj ĉinaj varoj, kiuj estos submetitaj al tarifoj en 15 tagoj, dum la usona Departemento de Financo havos 60 tagojn por proponi restriktojn al ĉina investo en Usono.

La memorando estas bazita sur la tiel nomata enketo Sekcio 301 pri ĉinaj praktikoj de intelekta proprieto kaj teknologia cedo, lanĉita de la usona registaro en aŭgusto 2017.

La ĉina ambasadorejo en Usono diris ĵaŭde, ke Ĉinio forte desapontiĝis kaj firme oponas la unuflankan agadon de komerca protektismo de la usona registaro kontraŭ ĉinaj importaĵoj.

La ambasadorejo diris en deklaro, ke Ĉinio ne deziras komercan militon kun iu ajn. Sed Ĉinio ne timas pri nek retiriĝas antaŭ komerca milito. Se komerca milito estis iniciatita de Usono, Ĉinio batalos ĝis la fino por protekti siajn proprajn leĝajn interesojn per ĉiuj necesaj rimedoj.

Tiutage, usona prezidento Donald Trump subskribis memorandon, kiu altrudos tarifojn al importaĵoj kun valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj el Ĉinio.

"La agoj prenitaj de Usono estas memdamaĝaj," diris la deklaro, avertante, ke ili rekte difektos la interesojn de usonaj konsumantoj, kompanioj kaj financaj merkatoj. Ili ankaŭ endanĝerigas internacian komercon kaj mondan ekonomian stabilecon.

Cui Tiankai, ĉina ambasadoro al Usono, diris ĵaŭde, ke la akuzo pri ĉina malobservo de intelekta proprieto estas senbaza kaj diskriminacio. Li diris, ke homoj en Ĉinio kaj homoj en aliaj evoluantaj landoj tute kapablas en novigado. Ĉinio instigas al novigado kaj havas leĝojn por protekti intelektan proprieton por ĉinaj kaj fremdaj kompanioj.

La ĉina konstanta reprezentanto al Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde urĝis la internacian komunumon helpi al Afriko plialtigi sian kapablon en konservado de paco kaj sekureco.

Ma Zhaoxu faris la alvokon en publika kunveno de la Sekureca Konsilio pri paco kaj sekureco en Afriko: regiono de Ĉado. Li petis la internacian komunumon apogi la kontraŭterorismajn klopodojn de Afriko. Li diris al la Sekureca Konsilio, ke UN kaj la internacia komunumo devas liveri alcelan helpon en la kampoj de teknologio, trejnado, ekipaĵo, loĝistiko kaj financo surbaze de respekto al la suvereneco kaj volo de la koncernaj partioj. Li ankaŭ petis la internacian komunumon trakti la radikajn kaŭzojn de konflikto en Afriko, alvokante helpi socian kaj ekonomian disvolvadon en afrikaj landoj, inkluzive de tiuj en la regiono de Ĉado, por forigi la varmobedon de konflikto kaj ekstremismo. Li emfazis la gravecon doni plenan ludon al la rolo de regionaj kaj subregionaj organizoj en prevento de konflikto, traktado de krizo kaj rekonstruo post konflikto.

Proksimume 44 afrikaj landoj merkrede subskribis interkonsenton pri starigo de la Afrika Kontinenta Liberkomerca Regiono en Kigalio, ĉefurbo de Ruando.

La subskribo okazis dum la 10a Eksterordinara Sesio de la Asembleo de la Afrika Unio pri la Afrika Kontinenta Liberkomerca Regiono. Laŭ la AU, 19 afrikaj ŝtatestroj kaj registaraj ĉefoj ĉeestis la pintkunvenon. La subskribitaj leĝaj instrumentoj estis transdonitaj al prezidanto de la Komisiono de la AU, Moussa Faki Mahamat. La interkonsento estos submetita por ratifo de ŝtataj partioj de la interkonsento laŭ iliaj enlandaj leĝoj.

La 11a kunveno de la Labormekanismo por Konsiliĝo kaj Kunordigo pri Ĉina-Hindaj Landlimaj Aferoj okazis ĵaŭde kaj vendrede en Nov-Delhio.

La ĉina delegacio estis gvidata de Yi Xianliang, ĝenerala direktoro de la Departemento de Landlimaj kaj Oceanaj Aferoj en la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj la hinda delegacio estis gvidata de Pranay Verma, la komuna sekretario pri Orient-Azio en la hinda Ministerio de Eksterlandaj aferoj.

La du flankoj retrorigardis la lastatempan landliman situacion kaj interŝanĝis opiniojn pri landlima regado kaj plifortigo de reciproka fido.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin