Kion la deputitoj por NPK kunportis en siaj pagaĵoj post du sesioj (1)

(GMT+08:00) 2018-03-26 17:54:42     Redaktoro:Shanshan

 

En la komenco de marto, kunportante aspiron de la popolo, deputitoj por la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio venis al Pekino por partopreni en la du sesioj. La 20an de marto, kiam fermiĝis la du sesioj, kion ili kunportos hejmen?

Deputito Zuo Xiangyun venis el malgranda vilaĝo Shenshan de Jinggangshan, urbo de Jiangxi-provinco, sudorienta Ĉinio. Lia pagaĵo estas plena de specialaj manĝetoj de Pekino. Li diris, "Mi volas, ke miaj samvilaĝanoj gustumos pekinajn manĝetojn. Nun en nia vilaĝo, ni bone disvolvas turismon kaj ni varme bonvenigas vin gustumi flavajn persikojn, trinki teon kaj spekti persikflorojn ĉe ni."

"Mi kunportis paron da pekinaj tradiciaj tolaj ŝuoj por mia bopatro. La tolaj ŝuoj de Pekino povas montri pekinan kulturon . " Zhaxiduojie estas estro de Kantodanca Ensemblo de Yushu-a Tibeta Aŭtonoma Regiono, kaj sin dediĉas al protekto kaj heredo de tradicia nacia kulturo.  

Deputito Shi Huifen aĉetis multajn krajonojn por siaj lernantoj. Ŝi venis el Guizhou-provinco, estas ununura depitito el la Gelaŭo-etnogrupo Yilao, kaj reprezentanto de miloj da instruistoj pri speciala edukado. Antaŭ sia alveno al Pekino, ŝi promesis al la surdamutaj kaj mens-handikapulaj lernantoj rigardi Pekinon kaj kunporti donacojn por ili. Shi Huifen esperas, ke iutage tiaj geknaboj povos ĝui justan edukadon kun normalaj geknaboj. Ŝi diris ankaŭ, ke la tuta socio devas kune klopodi por laborigi la specialajn lernantojn por redukti premon de iliaj familioj kaj la socio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin