Kial Trump provokis komercan disputon malgraŭ fortaj oponoj

(GMT+08:00) 2018-03-27 08:52:02     Redaktoro:Selena

Usona prezidento Donald Trump subskribis memorandon en la 22a de marto, kiu altrudos tarifojn al importaĵoj kun valoro de 60 miliardoj da usonaj dolaroj el Ĉinio, kaj antaŭ kelkaj tagoj, la usona registaro decidis meti 25-procentan tarifon sur importitajn ŝtalajn produktojn kaj 10-procentan tarifon sur aluminiajn produktojn. Kial la registaro de Trump provokis la komercan disputon malgraŭ fortaj oponoj ne nur el ĝiaj partneroj, sed ankaŭ el amaskomunikiloj kaj komercaj grupoj?

Trump opiniis, ke la alta deficito de Usono dum longa tempo estis kaŭzita pro malekvilibra komerco kun Ĉinio. Fakte sekve de la efektivigo de politikoj pri redukto de imposto, la deficito grandiĝas plu. Kiel grava ero de la tutmonda valorĉeno, Ĉinio ludas gvidan rolon en produktoj kun granda kvanto, industriaj produktoj kaj loĝistika servo, tial ŝanĝiĝo de la ĉina-usonaj rilatoj alportos gigantan negativan influon al la monda ekonomio.

Kompreneble la alia celo de Trump estas bati la ĉinan ekonomion por ke Usono posedu plu sian pozicion. Ĉinio neniam serĉos hegemonion kaj ĉiam strebas al reciprokprofita kunlaboro, sed se Usono vere lanĉos la komercan militon, Ĉinio certe reagos. Plej greve estas, ke en la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio sin dediĉis al reformo de la proviz-flanka strukturo kaj rapidigo de la teknika ĝisdatigo de entreprenoj, tial nun ĉinaj entreprenoj havas pli grandan kapablon kontraŭ premo kaj riskoj.

Protektismo de Usono ne nur serioze influos la ĉina-usonajn rilatojn, sed ankaŭ malhelpos la revigligon de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin