Novaĵoj (Marto 27)

(GMT+08:00) 2018-03-27 16:14:27     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 27a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencon al sia rusa paralelulo Vladimir Putin pro letala fajrego en aĉetcentro; ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke Ĉinio ne volas lanĉi komercan militon nek timas ĝin. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al sia rusa paralelulo Vladimir Putin por esprimi kondolencojn pro la fajrego en aĉetcentro, kiu mortigis almenaŭ 56 homojn en la sudcentra urbo Kemerovo.

Xi diris en la mesaĝo, ke li estis skuita de la novaĵo pri la fajrego, kiu kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo kaj ankaŭ en sia propra nomo, Xi profunde funebris pri la mortintoj kaj esprimis simpation al la familioj de la viktimoj kaj al la vunditoj.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis mesaĝon al sia rusa kolego Dmitry Medvedev por esprimi kondolencojn pro la fajrego.

La fajrego, kiu komenciĝis dimanĉe posttagmeze en kvaretaĝa komerca centro, estis estingita lunde tagmeze, sed savado ankoraŭ iras, ĉar dekoj da homoj, inkluzive de multaj infanoj, restas mankantaj.

Ĉefministro Li Keqiang diris lunde, ke Ĉinio antaŭenigos plu siajn reformon kaj malfermon kaj plibonigos medion de investado por fremdlandaj kompanioj.

Li faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun grupo da ĉefadministrantoj de la 500 plej potencaj kompanioj listigitaj en la usona gazeto Riĉaĵoj kaj famaj erudiciuloj, kiuj partoprenis en la Ĉina Disvolva Forumo de sabato ĝis lundo en Pekino.

Li diris, ke la promeso de Ĉinio pri plua reformo kaj malfermo konformas al ĝiaj propraj interesoj kaj helpas subteni liberan komercon kaj la sanan disvolvadon de tutmondiĝo. Li diris, ke Ĉinio malfermos sian pordon pli larĝe al la ekstera mondo kaj volas lerni la progresintan teknikon kaj administran sperton de fremdaj landoj, antaŭenigi kunlaboron en produktado, scio, tekniko kaj servo, kaj optimumigi sian komercan medion por eksterlandaj kompanioj.

Parolante pri komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kiuj estas reciproke utilaj en la naturo, Li diris, ke la nuna komerca kvanto inter la du landoj estis atingita danke al la merkata postulado kaj komercaj reguloj. La ĉefministro akcentis, ke estas neniu gajninto en komerca milito. Li vokis al la du landoj preni racian kaj seriozan sintenon por traktado de la problemo de komerca malekvilibro. Li urĝis la internacian komunumon protekti la multflankan komercan sistemon kun libera komerco kiel ĝia angulŝtono kaj klare oponi protektismon kaj unuflankecon.

Responde al tio, ke Usono deklaris la rezulton de la unuflanka enketo al produktoj el Ĉinio, ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang lunde diris, ke la decido de Usono ne konformas al reguloj de la Monda Organizo pri Komerco kaj agas kontraŭ la volo de la komercaj kaj industriaj rondoj de la du landoj. Li aldonis, ke Ĉinio ne volas lanĉi komercan militon nek timas ĝin.

Li diris, ke la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj de la du landoj estas reciproke utilaj kaj kungajnaj kaj alportas efektivajn profitojn al la du popoloj. Li aldonis, ke la ekzisto de komerca malekvilibro dum la rapida disvolvado de la ekonomia kaj komerca kunlaboro estas normala, kaj la du partioj devas konsiliĝi pri tio kaj trakti la problemon en akceptebla maniero.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk anoncis lunde en la bulgara urbo Varna, ke entute 14 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio decidis forpeli rusajn diplomatojn por respondi al la veneniĝo de eksa rusa spiono kaj lia filino en Britio.

Tusk diris al raportistoj, ke en la pasinta semajno, la Eŭropa Konsilio kondamnis per la plej fortaj vortoj la lastatempan atakon en la brita urbo Salisbury, kaj la Eŭropa Konsilio konsentis pri taksado de la brita registaro, ke tre eble la Rusa Federacio estas respondeca pri la okazaĵo, kaj ke estas neniu kredinda alternativa klarigo.

Tusk diris ankaŭ, ke por sekvi la lastsemajnan decidon de la Eŭropa Konsilio pri respondo al Rusio en komuna kadro, ĝis nun 14 membroŝtatoj decidis forpeli rusajn diplomatojn.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Rusio forte protestas kontraŭ la forpelo de diplomatoj fare de Usono kaj 14 eŭropaj landoj pro la kazo de eksa spiono, promesante reprezalion.

La ministerio diris en deklaro, ke la rusa flanko opinias, ke ĉi tiu paŝo estas neamika kaj ne kongruas kun la celo kaj deziro konstati la kaŭzon kaj serĉi la partoprenintojn en la okazaĵo de la 4a de marto. Ĝi diris, ke la britaj aŭtoritatoj prenis antaŭjuĝan, partian kaj hipokritan sintenon. Ĝi neis la partoprenon de Rusio en la okazaĵo.

En la 4a de marto, eksa rusa spiono Sergei Skripal kaj lia filino estis trovitaj senkonsciaj sur benko en komerca centro en la suda angla urbo Salisbury. Ili restas en kriza stato.

Britio asertis, ke Skripal kaj lia filino elmetiĝis al nerva preparaĵo, kaj ke Rusio estas respondeca pri tio. Sed la rusa registaro neis ajnan partoprenon en la okazaĵo.

La Eŭropa Komisiono lunde komencis sekurigan enketon pri importado de iuj ŝtalaj produktoj en la Eŭropan Union, por respondi al lastatempaj metalaj tarifoj de Usono.

La komisiono diris en deklaro, ke la enketo koncernas produktojn de ĉiuj originoj, kaj la proceduro eble rezultigos altrudon de importaj tarifoj aŭ kontingentoj, kiuj ŝirmos la produktantojn de la EU kontraŭ troa importado, se tio estos necesa.

La komisiono diris, ke la importado de iuj ŝtataj produktoj kreskis, kaj eble eĉ pli rapide nun, ĉar la aliro al la usona merkato estis limigita kaj ŝtalaj produktoj el aliaj partoj de la mondo antaŭe destinitaj al Usono eble estas redirektitaj al Eŭropo.

Vicproparolanto de Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de la UN diris, ke Guterres lunde forte kondamnis la dimanĉajn misil-atakojn de la jemena grupo Houthi kontraŭ saud-arabaj urboj, inkluzive de la ĉefurbo Riado.

Vicproparolanto Farhan Haq diris, ke Guterres urĝis ĉiujn partiojn plenumi siajn obligaciojn sub internacia humanitara leĝo kaj protekti civilulojn kaj civilan infrastrukturon kontraŭ atako.

La ĝenerala sekretario vokis ĉiujn rilatajn partiojn sin deteni meze de pliiĝanta streĉco kaj substrekis, ke milita eskalado ne estas la solvo. Li akcentis, ke politika traktado per inkluziva interna dialogo estas la sola vojo por fini la konflikton kaj trakti la daŭran humanitaran krizon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin