La Eta Princo 01

(GMT+08:00) 2018-03-27 18:16:39     Redaktoro:Li

verkita kaj desegnita de

ANTOINE DE SAINT-EXUPÉRY

Dediĉo de la aŭtoro

AL LÉON WERTH

Pardonu infanoj, ke mi dediĉis ĉi tiun libron al "grandpersono". Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandpersono estas la plej bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandpersono kapablas ĉion kompreni, eĉ porinfanajn librojn. Mi havas trian senkulpigon: tiu grandpersono loĝas en Francio, kie li suferas pro malsato kaj malvarmo. Li ja bezonas konsolon. Se ĉiuj tiuj senkulpigoj ne sufiĉas, mi volonte dediĉos ĉi libron al la infano, kiu iam antaŭe tiu grandpersono estis. Ĉiuj grandpersonoj unue estis infanoj. (Sed malmultaj el ili memoras pri tio.) Mi do korektas mian dediĉon: AL LÉON WERTH, kiam li estis malgranda knabo.

I

IAM, kiam mi estis sesjara, mi vidis belegan bildon en iu libro pri la praarbaro, titolita "Travivitaj Rakontoj". Tiu bildo prezentis boaon, kiu glutas rabobeston. Jen kopio de la desegno:

En la libro oni diris: "La boaoj glutas sian rabaĵon unuglute, senmaĉe. Sekve ili ne plu povas moviĝi kaj dormas dum sia sesmonata digestado."

Ekde tiam mi multe meditis pri la aventuroj en ĝangalo kaj per kolorkrajono mi sukcesis miavice fari mian unuan desegnon. Mian desegnon numero Unu. Jen kiel ĝi estis:

Mi montris mian ĉefverkon al grandpersonoj kaj ilin demandis, ĉu mia desegno timigas ilin. Ili al mi respondis: "Kial ĉapelo timigus?" Mia desegno ne prezentis ĉapelon. Ĝi prezentis boaon, kiu digestadas elefanton. Do, mi desegnis la enhavon de la boao, por komprenigi grandpersonoj. Ili ĉiam bezonas klarigojn. Jen kiel aspektis mia desegno numero Du:

La grandpersonoj konsilis ke mi flankenlasu desegnojn de boaoj aŭ fermitaj aŭ ne kaj prefere interesiĝu pri geografio, historio, kalkularto kaj gramatiko.

Kaj tiel, en mia sesjara aĝo, mi rezignis grandiozan pentristan karieron. Mi senkuraĝiĝis pro la fiasko de mia desegno numero Unu kaj de mia desegno numero Du. Neniam la grandpersonoj komprenas tute per si mem kaj al la infanoj estas lacige ĉiam kaj ĉiam donadi al ili klarigojn.

Mi do devis elekti alian metion kaj lernis piloti aviadilojn. Mi flugis iom ĉie tra la mondo. Kaj mi tute konsentas, ke geografio multe utilis al mi. Mi scipovis unuavide distingi Ĉinion de Arizono. Tio estas tre taŭga se oni vojeraris nokte.

Tiel, dum la daŭro de mia vivo, mi havis amasojn da kontaktoj kun amaso da seriozaj homoj. Mi multe vivis ĉe grandpersonoj. De tre proksime mi vidadis ilin. Kaj tio malmulte plifavorigis mian opinion pri ili. Kiam mi renkontis inter ili iun, kiu ŝajnis al mi iom klarvida, tiam mi provis per mia desegno numero Unu, kiun mi ĉiam konservis. Mi volis scii ĉu tiu ĉi vere estas komprenema. Sed ĉiam oni respondis al mi:

"Ĝi estas ĉapelo."

Tiam al tiu mi parolis nek pri boaoj, nek pri praarbaroj, nek pri steloj. Mi adaptiĝis al ties konprenpovo. Mi priparolis briĝon, golfludon, politikon kaj kravatojn. Kaj la grandpersono estis ja kontenta koni homon tiel konvenan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin