Ĉina pensbanko prezentis proponojn pri traktado de komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-03-28 15:50:37     Redaktoro:Selena
Responde al eskalado de komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono, la pensbanko Ĉinio kaj Tutmondiĝo prezentis proponojn pri traktado de la streĉa situacio kaj protekto de stabileco de la dulandaj rilatoj. La proponoj inkluzivas diskuti pri fondo de ĉina-usona fonduso por infrastruktura investado kaj antaŭenigi atingon de konsento pri ĉina-usonaj translandaj elektronikaj negocoj.

Ĝi proponis ankaŭ antaŭenigi disvolvadon de multflanka komerca sistemo, inkluzive de la Monda Komerca Organizo kaj Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco, kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de la tutmonda libera komerco per pli multaj fortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin