Li Zhanshu intervidiĝis kun usona senatano Daines

(GMT+08:00) 2018-03-28 19:13:14     Redaktoro:Xiong

La 28an de marto en Pekino Li Zhanshu, la prezidanto de la Konstanta Komitato de la ĉina Nacia Popola Kongreso, intervidiĝis kun la usona senatano Steve Daines kaj lia sekvantaro.

Li Zhanshu diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havas gravan signifon por la du landoj kaj la internacia komunumo. Li esperis, ke la du flankoj persiste konsideros, el strategia alteco kaj el angulo de ĝenerala situacio, la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, plifortigos strategian komunikiĝon, alkroĉiĝos al dialogo kaj kunlaboro, regos malkonkordon kaj tiklajn problemojn, kaj garantios, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono iru antaŭen laŭ ĝusta vojo.

Daines esprimis sian opinion, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas ege grava, kaj ke li kaj liaj kolegoj volonte faras multe por kreskigi la duflankajn interfidon kaj kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin