Ĉinio esperas al Afganio konstantan pacon

(GMT+08:00) 2018-03-28 20:15:39     Redaktoro:Xiong

La taŝkenta altnivela kunveno pri la afgana problemo okazis en la 27a de marto, kaj en ĝi oni adoptis "Taŝkenta Deklaracio". En la 28a de marto Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, por tio diris, ke en la kunveno Ĉinio esperis, ke ĉiuj koncernaj partioj plue grandigos helpon al Afganio en ties paca rekonstruado kaj faros senĉesan penadon por ke en Afganio kaj en la regiono realiĝu konstanta paco.

En tiutaga gazetara konferenco Lu diris:

"En la kunveno la ĉina vicministro pri eksteraj aferoj Li Baodong eksplikis la vidpunkton de Ĉinio rilate la afganan problemon kaj esperis, ke ĉiuj koncernaj partioj plue grandigos helpon al Afganio en ties paca rekonstruado kaj faros senĉesan penadon por ke en Afganio kaj en la regiono realiĝu konstanta paco."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin