Li Keqiang: Usono devas racie solvi komercan disputon inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-03-28 15:50:41     Redaktoro:Pluveta

Marde en Pekino ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun usona senatano Steve Daines kaj lia sekvantaro. Li Keqiang diris, ke la komerca batalo ne povas solvi la problemon. Ĉinio sin dediĉos al solvi la problemon per interkonsiliĝo kaj dialogo kaj faros ampleksan preparon. Ĉinio esperas, ke Usono kunlaboru kune kun Ĉinio per efika kaj racia sinteno.

Li Keqiang diris, ke post establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kvankam troviĝis multaj malfaciloj, tamen la rilatoj antaŭen iris. Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Trump multfoje faris intervidiĝojn kaj interŝanĝojn kaj atingis gravajn komunajn konojn pri la dulandaj rilatoj kaj kunlaboroj. Ĉinio esperas, ke la usona Ŝtata Kongreso ludu konstruivan rolon kaj protektu la politikan kaj popolan bazon de la dulandaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin