Xi Jinping interparolis kun Kim Jong Un en Pekino

(GMT+08:00) 2018-03-28 08:51:53     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la invito de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio (KLP), prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), faris neoficialan viziton al Ĉinio de dimanĉo ĝis merkredo.

Dum la vizito, Xi interparolis kun Kim en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi kaj lia edzino Peng Liyuan okazigis bonvenaigan bankedon por Kim kaj lia edzino Ri Sol Ju kaj rigardis artan prezentadon kune kun ili.

Li Keqiang, ĉina ĉefministro kaj membro de la Konstanta Komitato de la Centra Komitato de la KPĈ, Wang Huning, membro de la Konstanta Komitato de la Centra Komitato de la KPĈ kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj ĉina vicprezidanto Wang Qishan ĉeestis rilatajn aranĝojn respektive.

Dum la interparolado, Xi esprimis varman bonvenon en la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ al Kim por lia unua vizito al Ĉinio. Xi diris, ke li aprezas, ke Kim sendis al li gratulon post la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ pro lia reelektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la KPĈ. Xi dankis Kim ankaŭ pro la lastatempa gratulo al lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono de la lando. Xi diris, ke la vizito de Kim al Ĉinio, kiu okazas en speciala tempo kaj estas tre grava, plene reflektas la grandan gravecon, kiun kamarado prezidanto kaj la Centra Komitato de la KLP atribuis al la rilatoj inter la du landoj kaj la du partioj. "Ni alte taksas ĉi tiun viziton," Xi diris al Kim.

Kim diris, ke serio da gravaj kaj feliĉaj eventoj okazis sinsekve en Ĉinio lastatempe. La 19a Nacia Kongreso de la KPĈ sukcese okazis en la lasta jaro, kaj la jaraj sesioj de la Nacia Popola Kongreso kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco estis sukcese okazigitaj antaŭ nelonge. Kim diris, ke kamarado Xi Jinping ĝuis la subtenon de la KPĈ kaj la popolo de la tuta lando, iĝis la kerno de la gvidantaro kaj estis reelektita kiel ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. Li diris, ke estas lia obligacio veni al Ĉinio por persone gratuli Xi, konforme al la amika tradicio inter la KDPR kaj Ĉinio. Kim diris, ke nun, la situacio de la Korea Duoninsulo disvolviĝas rapide kaj multaj gravaj ŝanĝiĝoj aperis, kaj li sentis, ke li devas persone akurate informi kamaradon ĝeneralan sekretarion Xi Jinping pri la situacio pro kamaradeco kaj morala respondeco.

Xi diris, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR, starigita kaj kultivita de la pli aĝaj generacioj de gvidantoj de ambaŭ partioj kaj de ambaŭ landoj, estas la valorega riĉaĵo de ambaŭ flankoj. Xi diris, ke la pli aĝaj generacioj de gvidantoj de la du landoj havis komunajn idealojn kaj kredojn kaj profundan revolucian amikecon, fidis kaj subtenis unu alian, kaj skribis belan rakonton en la historio de internaciaj rilatoj. Li diris, ke kelkaj generacioj de la gvidantoj de Ĉinio kaj la KDPR subtenis striktajn interŝanĝojn kaj ofte vizitis unu alian kiel parencoj. La du partioj kaj landoj subtenis unu la alian kaj kunhelpis unu kun la alia dum longtempaj praktikoj, farante grandajn kontribuojn al la evoluo de la socialisma afero. "Ambaŭ kamarado prezidanto kaj mi spertis kaj atestis la evoluon de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR," diris Xi, aldonante, ke ambaŭ flankoj deklaris plurfoje, ke tradicia amikeco devas esti transdonita senĉese kaj evoluigita pli bone. Xi diris, ke tio estas strategia elekto kaj la sola ĝusta elekto farita de ambaŭ flankoj surbaze de historio kaj realo, la internacia kaj regiona strukturo kaj la ĝenerala situacio de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR. Tio ne devas nek povas ŝanĝiĝi pro iu ajn okazaĵo en aparta tempo.

Xi emfazis, ke la KPĈ kaj la ĉina registaro alte taksas rilatojn de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj la KDPR, kaj subteni, firmigi kaj evoluigi bonajn rilatojn kun la KDPR estas neŝancelebla principo de la KPĈ kaj la ĉina registaro. Xi diris, "Ni volas labori kune kun kamaradoj de la KDPR, restos fidelaj al nia originala aspiro kaj kune antaŭeniros, por antaŭenigi longtempan sanan kaj stabilan disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR, profitigi la du landojn kaj du popolojn kaj fari novan kontribuon al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la regiono."

Xi faris kvar proponojn pri la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR. Unue, donu plu ludon al la gvida rolo de altnivelaj interŝanĝoj. Altnivelaj interŝanĝoj ĉiam ludas la plej gravan gvidan kaj antaŭenigan rolon en la historio de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR. Sub la novaj cirkonstancoj mi volas subteni oftajn kontaktojn kun kamarado prezidanto per diversaj formoj kiel ekzemple interŝanĝo de vizitoj kaj sendo de specialaj senditoj kaj literoj unu al la alia. Due, faru plenan ludon de la longtempe provitaj valoraj praktikoj de strategia komunikado. Estas la bonega tradicio, ke la du partioj havas oftan profundan interŝanĝon de opinioj pri gravaj aferoj. Ambaŭ partioj devas maksimumigi la gravan rolon de interpartiaj interŝanĝoj, antaŭenigi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter la du landoj en diversaj kampoj, kaj plifortigi komunikadon kaj reciprokan fidon. Trie, aktive akcelu pacan disvolviĝon. Socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj ankaŭ la socialisma konstruo de la KDPR eniris novan historian periodon. Ni volas fari komunajn klopodojn kun la KDPR, konforme al la tendenco de la epoko, alte teni la flagon de paco, disvolvado, kunlaboro kaj reciproka profito, senĉese plialtigi la bonfarton de la du popoloj kaj fari pozitivan kontribuon al la paco, stabileco kaj disvolviĝo de la regiono. Kvare, cementu la popolvolan fundamenton por la amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR. La du flankoj devas, per diversaj formoj, plifortigi interpopolajn interŝanĝojn, firmigi la fundamenton de popola volo pri duflankaj amikaj rilatoj, precipe striktigi junularajn interŝanĝojn, heredi kaj antaŭenigi la bonan tradicion de amikeco inter la du landoj.

Kim diris, ke li estas ege instigita kaj inspirita de la gravaj opinioj de la ĝenerala sekretario Xi pri la amikeco inter la KDPR kaj Ĉinio kaj pri la disvolviĝo de rilatoj inter la du partioj kaj landoj. Li diris, ke la amikeco inter la KDPR kaj Ĉinio, kiu estis starigita kaj nutrita de la pli aĝaj generacioj de gvidantoj de ambaŭ landoj, estas neŝanĝebla. Transdoni kaj disvolvi amikecon kun Ĉinio sub la nova situacio estas strategia elekto de la KDPR, kaj tio restos senŝanĝa sub ajnaj cirkonstancoj. Kim diris, ke lia vizito celas renkontiĝi kun ĉinaj kamaradoj, plibonigi strategian komunikadon kaj profundigi tradician amikecon, esperante havi ŝancojn ofte renkontiĝi kun kamarado ĝenerala sekretario Xi Jinping kaj subteni striktajn kontaktojn per formoj kiel ekzemple sendo de specialaj senditoj kaj personaj literoj unu al la alia, por altigi al la nova nivelo la gvidadon de altnivelaj kunvenoj al la rilatoj inter la du partioj kaj landoj.

La du flankoj informis unu la alian pri sia respektiva enlanda situacio. Xi diris, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ desegnis grandiozan planon por konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj - konstruante modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj antaŭ 2020, realigante fundamentan moderniĝon antaŭ 2035 kaj konstruante grandan modernan socialisman landon, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela, en la mezo de la jarcento. Xi diris, ke la KPĈ kondukos la ĉinan popolon de ĉiuj etnogrupoj en laboro kun firma decido kaj senĉesa strebado por la realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo. Li diris, "Ni rimarkis, ke kamarado prezidanto gvidis la KLP kaj la popolon de la KDPR preni serion da aktivaj rimedoj kaj akiri atingojn en disvolvado de ekonomio kaj plialtigo de la popola bonfarto en la lastaj jaroj." Li diris, ke la ĉina flanko atendas politikan stabilecon, ekonomian disvolviĝon kaj la feliĉon de la popolo en la KDPR, kaj subtenas la KLP gvidatan de kamarado prezidanto en kondukado de la popolo de la KDPR al marŝado laŭ la vojo de socialismo, kaj ankaŭ la klopodojn de kamaradoj de la KDPR en disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de la popola vivteno.

Kim diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, kun grandega politika kuraĝo kaj forta senso de respondeco, evoluigis novajn pensojn kaj novajn ideojn, metis ilin en agadon, kaj solvis multajn malfacilajn problemoj, kiuj neniam estis solvitaj en la tagordo. Ĉi tiuj atingoj plene pruvis, ke la linioj de la KPĈ estas ĝustaj, kiuj estas akordaj kun la naciaj kondiĉoj. Precipe, kamarado ĝenerala sekretario proponis la postulojn, ke la partio plenumu efikan memkontrolon kaj striktan memregadon en ĉiuj kampoj, kio kontribuis multe al konstruado de la partio kaj realigis la ĝeneralan gvidadon de la partio super ĉiu laboro. Nun, ankaŭ la KLP intensigas siajn klopodojn por batali kontraŭ aroganteco, burokratismo kaj korupto. Kim diris, ke li sincere esperas, ke Ĉinio akiros novajn grandajn atingojn en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj granda moderna socialisma lando.

La du gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio de la mondo kaj la Korea Duoninsulo.

Xi diris, ke pozitivaj ŝanĝiĝoj okazis en la Korea Duoninsulo ekde ĉi tiu jaro, kaj Ĉinio aprezas la gravajn kolopodojn de la KDPR. Pri la demando de la Korea Duoninsulo, Xi diris, ke Ĉinio persistas en la celo de sennukleigo de la duoninsulo, konservado de paco kaj stabileco sur la duoninsulo kaj solvado de problemoj per dialogo kaj konsiliĝo. Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn subteni plibonigon de interkoreaj rilatoj kaj konkretajn klopodojn por faciligo de pacaj intertraktadoj. Xi diris, ke Ĉinio plu ludos konstrueman rolon por solvado de la demando kaj laboros kun ĉiuj partoj, inkluzive de la KDPR, por mildigo de la situacio en la duoninsulo.

Kim diris, ke la situacio sur la Korea Duoninsulo komencis pliboniĝi, ĉar la KDPR prenis la iniciaton por mildigi streĉecon kaj prezenti proponojn por pacaj intertraktadoj. Klopodo por sennukleigo de la duoninsulo estas nia konsekvenca starpunkto laŭ la volo de forpasinta prezidanto Kim Il Sung kaj forpasinta ĝenerala sekretario Kim Jong Il. Kim diris, ke la KDPR decidis transformi la interkoreajn rilatojn en rilatojn de repacigo kaj kunlaboro kaj okazigi pintkunvenon inter la estroj de ambaŭ flankoj. La KDPR volas havi dialogon kun Usono kaj okazigi pintkunvenon de la du landoj. Kim diris, ke la demando de sennukleigo de la Korea Duoninsulo povas esti solvita, se Sud-Koreio kaj Usono respondos niajn klopodojn kun bonvolo, kreos atmosferon de paco kaj stabileco kaj samtempe prenos progresivajn kaj sinkronajn rimedojn por realigo de paco. Kim aldonis, ke la KDPR esperas plibonigi strategian komunikadon kun Ĉinio dum la procezo, kune protekti la tendencon de konsiliĝo kaj dialogo, paco kaj stabileco en la duoninsulo.

Antaŭ la interparolado, Xi okazigis bonvenigan ceremonion por Kim en la Norda Salono de la Granda Popola Halo.

Post la interparolado, Xi kaj Peng aranĝis bonvenigan bankedon por Kim kaj Ri. Dum sia parolado, Xi diris, ke en la bela sezono de printempo, kiam ĉio revenas al la vivo, la neoficiala vizito de kamarado Kim Jong Un kaj sinjorino Ri Sol Ju al Ĉinio estas tre grava por profundigi komunikadon, fortigi kunordigon, antaŭenigi kunlaboron kaj puŝi la rilatojn inter la du partioj kaj la du landoj al nova alto en la nova historia fazo, kaj ankaŭ faras gravajn kontribuojn por akcelado de la paco, stabileco kaj evoluado en la regiono. Xi diris, ke li havas sinceran kaj amikan interparoladon kun prezidanto Kim Jong Un. Li aldonis,"Ni konsentis, ke antaŭenigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj la KDPR konformas kun la komunaj interesoj de ambaŭ flankoj, kaj estas la komuna strategia elekto de ambaŭ flankoj. Ne gravas, kiel ŝanĝiĝas la internacia kaj regiona situacio, ni ambaŭ firme kaptos la tutmondan evoluadon kaj la ĝeneralan situacion de rilatoj inter Ĉinio kaj la KDPR, plifortigos niajn altnivelajn interŝanĝojn, profundigos nian strategian komunikadon, vastigos niajn interŝanĝojn kaj kunlaboron, kaj profitigos la popolojn de ambaŭ landoj kaj la popolojn de ĉiuj aliaj landoj."

Dum sia parolado en la bankedo, Kim diris, ke kiam la situacio de la Korea Duoninsulo havas senprecedencajn ŝanĝiĝojn, li faras rapidan viziton al Ĉinio, pro bonaj deziroj antaŭenigi pacon kaj stabilecon en la duoninsulo, daŭrigi kaj evoluigi la amikecon inter la KDPR kaj Ĉinio. Li diris, ke la fakto, ke li elektis Ĉinion kiel cellokon de sia unua eksterlanda vizito, montris lian volon antaŭenigi la tradicion de amikeco inter la KDPR kaj Ĉinio kaj lian altan taksadon pri la amikeco inter la du landoj. Li diris, "Mi havis sukcesan interparoladon kun ĝenerala sekretario Xi Jinping pri evoluigo de rilatoj inter la du partioj kaj la du landoj, nia respektiva enlanda situacio, konservado de paco kaj stabileco en la Korea Duoninsulo kaj aliaj aferoj. En ĉi tiu printempo plena de feliĉo kaj esperoj, mi kredas, ke mia unua renkontiĝo kun ĝenerala sekretario Xi Jinping donos abundajn fruktojn de amikeco inter la du landoj kaj akcelos pacon kaj stabilecon en la Korea Duoninsulo."

Dum la vizito, Xi kaj Peng aranĝis tagmanĝon por Kim kaj Ri en la Ĉambro Yangyuanzhai de la ŝtata gastejo Diaoyutai. Xi diris, ke la ŝtata gastejo Diaoyutai atestis la disvolviĝon de la tradicia amikeco inter la du landoj, kaj la striktaj rilatoj inter gvidantoj de pli aĝaj generacioj de la du partioj kaj la du landoj "starigis ekzemplon por ni". Xi diris, "Ni bonvenigas prezidanton Kim Jong Un kaj sinjorinon Ri Sol Ju viziti Ĉinion refoje.

Kim diris, ke la amikeco inter la KDPR kaj Ĉinio estas aparte valora, kaj li volas kunigi manojn kun Xi por sekvi la noblan volon de gvidantoj de pli aĝaj generacioj, daŭrigi kaj disvolvi la amikecon inter la du landoj, kiu restas senŝanĝa malgraŭ ventoj kaj pluvoj, kaj levi ĝin al nova alto en novaj cirkonstancoj.

Kim ankaŭ vizitis ekspozicion montrantan la novajn atingojn, akiritajn de la Ĉina Akademio de Sciencoj de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ. Kim montris sian admiron pri ĉinaj atingoj en la evoluigo kaj novigo de scienco kaj tekniko, kaj skribis vortojn por marki la viziton.

Ding Xuexiang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ; Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ; Guo Shengkun, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la Komisiono pri Politikaj kaj Leĝaj Aferoj sub la Centra Komitato de la KPĈ; Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ; Cai Qi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj sekretario de la Pekina Municipa Komitato de la KPĈ; kaj ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la aranĝojn.

Choe Ryong Hae, vicprezidanto de la Centra Komitato de la KLP kaj direktoro de la Organizo kaj Gvida Departemento; Pak Kwang Ho, vicprezidanto de la Centra Komitato de la KLP kaj direktoro de la Departemento de Propagando kaj Agitado; Ri Su Yong, vicprezidanto de la Centra Komitato de la KLP kaj direktoro de la Internacia Departemento; Kim Yong Chol, vicprezidanto de la Centra Komitato de la KLP kaj direktoro de la Departemento de la Unuiĝinta Fronto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Ri Yong Ho, akompanis Kim Jong Un dum lia ĉina vojaĝo kaj ĉeestis rilatajn agadojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin