Hip-hopo kaj daŭraj radikoj: Novaj evoluadoj ĉe la Artkolegio de Kunming                   de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2018-03-28 09:14:45     Redaktoro:祃璟琳

Kiel eble la aŭskultantoj de Ĉina Radio Internacia jam scias, lastan semestron la Artkolegio de Kunming en sud-okcidenta Ĉinio malfermis grandan programon instrui Esperanton al gestudentoj, kiuj estonte volas labori kiel servistoj sur aviadiloj aŭ grand-rapidaj trajnoj. Mil el ili ĉeestis en la ĝenerala enkonduko fare de direktoro Duan Yongxing kaj 700 partoprenis en la ĉiu-semajna kurso kaj pasis finan ekzamenon. De la 19a de marto 2018 ili estas daŭrigantaj la studadon de la Zamenhofa lingvo ĉe la Artkolegio, dank' al la organizado de instruisto Zhang Lianjin kaj sub la gvidado de la ĉina instruisto Liu Baoguo, la korea Choi Manwon kaj mi. Krome, aldoniĝis al la kursoj 200 novaj gestudentoj, portante la tutan nombron al 900. La granda espero, ke tiuj ĉi kursoj sukcese bakos esperantistojn, estas rigardata kun intereso ankaŭ ekster Ĉinio, kie la petoj priskribi tiun ĉi sperton multiĝas.

Ekzemple, mi havis la ŝancon paroli pri niaj kursoj kaj la agado favore al Esperanto fare de la Artkolegio dum la Tago de la Patrina Lingvo en Parmo, en norda Italio. Fakte, UNESKO ĉiu-jare festas la 21an februaron por rememorigi al ni, ke kultura kaj lingva diverseco estas grava rajto, kiun endas protekti. Mia prezentado kadre de kunveno oficiale subtenita de la urbaj instancoj en la internacia biblioteko "Ilaria Alpi" emis do substreki, ke nia instruado de Esperanto ĉe la kolegio okazas en mult-nacia etoso kaj sin proponas enpovigi geknabojn el ĉinaj naciaj minoritatoj, pligrandigante iliajn ŝancojn kompeti por prestiĝa laboro kiel kono de plua "okcidenta" lingvo. La intereso de la publiko por tiuj temoj estis atestita de la multaj demandoj kaj komentoj fare de la ĉeestantoj, kiuj inkludis esperantistojn el Parmo kaj proksimaj urboj, sed ankaŭ membrojn de la loka asocio "Trans la Ponto" (itale, "Oltre il ponte"), celante profundigi la dialogon kun la nuntempe multaj enmigrintoj el diversaj kulturoj kaj religioj.

Se la grandaj nombroj de la instruado en Kunming altiras al ni tian bonvenegan atenton, tamen ili ankaŭ riskas iom ombrumi aliajn evoluadojn, same gravajn por la daŭra radikiĝo de Esperanto en la urbo kaj en la Artkolegio. Unue indas substreki, ke dank'al la vigla agado de la kolegio ankaŭ la historiaj anoj de la provinca grupo—la Yunnan-a Esperanto Asocio—sentas sin denove stimulitaj partopreni al pli oftaj renkontiĝoj. La plejparto el ili okazas en la kampuso de la Artkolegio, kiu nuntempe estas ties oficiala sidejo. Ekzemple, dum la marta kunveno, la sekretario de la asocio, Zhang Lianjin, prezentis raporton pri la lasta ĉina enlanda kongreso de Esperanto en Changsha kaj la juna vic-sekretariino Sayong Zhuoma familigis la membrojn kun la rezultoj de la kvina komitato de la Yunnan-a Asocio de Sociaj Sciencoj.

La maljunaj membroj de la Esperanto-Asocio estas ravitaj senti denove etoson similan al tiu, kiun ili ĝujs en sia juneco dum la unuaj universala kaj landa kongreso en Ĉinio. Ili multe parolas pri tiuj tempoj al la novaj membroj kaj ĝenerale ĝuas esti preskaŭ adoptataj d7e la gestudentoj. Ekzemple, la jama prezidanto kaj nuna vic-prezidanto de la asocio, Yuan Hongyu, sin prezentis kun stereofonia aparato en la sako kaj je la fino de la kunveno kuris interparoli kun la geknaboj, kiuj hobie prov-dancas hip-hopajn movojn en la piedpilka kampo de la Artkolegio. Ili certe povis konsenti pri lia amo al la usona kantisto Michael Jackson, kiu estas ĝenerale tre ŝatata de ĉinaj gestudentoj kaj kiu eĉ uzis Esperanton en la varbado pri iu el siaj diskoj. La gestudentoj feliĉe sendis al sia rubriko "momentoj" ene de la poŝtelefona apo wechat-o fotojn de tiu ĉarma sepdek-jaraĝa avo, kiu kapablas danci kiel junulo kaj kiu certe ne estas sola en la ĉina Esperantujo danke al siaj Terpsikor-aj talentoj. Fakte, ne nur Sayon Zhuoma—krom siaj profesiaj spektakloj—elstaras en amika prezentado de tibet-lingva hip-hopo, sed eĉ la aŭtoro de nia Esperant-a lernolibro, la pekina profesoro de la hispana lingvo Li Weilun, same akiris dum la jaroj famon kiel elegante dinamika dancisto.

Eble eĉ pli gravas ke, vidante la mirindan entuziasmon de la geavoj, ankaŭ la novaj konstantaj membroj de la Yunnan-a Esperanto-Asocio decidis pli bone lerni Esperanton. Regula kurso speciale por junaj instruistoj de la Artkolegio ekis do vendredon, la 23an de marto, dum la tagmanĝa paŭzo. Instruas al ili Liu Baoguo, kun la precipa emo kuraĝigi ilin paroli. Ĉar multaj el ili estas kantistoj, kun antaŭa sperto kanti Esperante kaj itale, ilia prononco jam estas tre bona. Sed la plej granda fokuso sur ilia kompren- kaj parolkapablo estas tre oportuna por baki kompetentajn esperantistojn, kiuj longe restos en la Artkolegio kaj povos ankaŭ estonte subteni kaj gvidi de ĝia eno ĝiajn Esperantajn agadojn. Krome, ilia juna aĝo igas ilin bonaj modeloj por la gestudentoj, kiuj ĉiam pli diligente lernas kiam ili havas tian proksiman ekzemplon de la intereso kaj indeco de sia stud-objekto. En tiu maniero, novaj radikoj profundiĝas, kiuj atestas pri la grava rolo, kiun Esperanto povos daŭre ludi ĉe la Artkolegio de Kunming.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin