Tibetanoj celebras la Tagon de Emancipiĝo de Servutuloj

(GMT+08:00) 2018-03-29 14:51:45     Redaktoro:Xiong

La Tibetanoj okazigis diversajn aktivadojn por celebri la Tagon de Emancipiĝo de Servutuloj. La Tago de Emancipiĝo de Servutuloj estis oficiale fiksita je la 28 de marto fare de la regiona leĝdona institucio en 2009. Tibeto en 1959 finis la feŭdan servutulan sistemon, komencis demokration, kaj liberiĝis unu 1 miliono da servutuloj.

Tibetanoj memorfestas tiun tagon por rakonti la malluman historion de la malnova Tibeto kaj montri la fundamentajn ŝanĝiĝojn, kiuj okazis en la socialisma nova Tibeto.

La vilaĝo Zhuochi de la gubernio Rong en la urbo Shannan de Tibeto estas plansetlejo, kiun oni konstrui por elimini paŭperismon de malriĉuloj. Vilaĝano Lhundrup kaj liaj familianoj transloĝiĝis de ravino en ĉi tiun lokon en junio de 2017. Lhundrup diris: "Ni nomis la novan vilaĝon 'Zhuochi', kiu signifas varmon kaj feliĉon. Nia antaŭa loĝejo estis tre malbona. Nun ni havas novan loĝejon kun varmo kaj feliĉo."

En la 10a Tago de Emancipiĝo de Servutuloj, Qizhala, prezidanto de regiona registaro, diris, ke sub la zorgo de ĉina prezidanto Xi Jinping, en la pasintaj 5 jaroj, sume 530 mil tibetanoj liberiĝis de malriĉeco. Tibeto la unua plenumis 15-jaran devigan edukadon en la tuta lando, kaj de senpaga medicina ekzameno profitis civitanoj en tiu loko.

Qi Zhala diris: "En estinteco ne estas modernaj lernejoj, hospitaloj,ŝoseoj, eĉ tekniko kaj scienco en Tibeto. Tamen nun Tibeto prenas tute novan fizionomion. La modernaj instalaĵoj pli kaj pli perfektiĝas, kaj tibetanoj uzas pagadon en portebla aparato eĉ en vilaĝoj apud landlimoj. Ni kredas, ke morgaŭ Tibeto estos pli bela!"

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin