Novaĵoj (Marto 29)

(GMT+08:00) 2018-03-29 15:49:37     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 29a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping prezidis la unuan kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo; la internacia komunumo donis altan atenton al neoficiala vizito de gvidanto de la KDPR al Ĉinio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis la unuan kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

"Profundigo de reformo de la partio kaj ŝtataj institucioj markas novan etapon por profundigo de reformo en ĉiuj kampoj," diris Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

Vicestroj de la komitato Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon.

Xi diris, ke la reformo plu tuŝos profundan ĝustigon de la strukturo de interesoj kaj ŝanĝiĝojn de la sistemo de institucioj. la reformo fariĝas pli kompleksa, pli sentiva kaj pli peniga. Xi vokis plifortigi kaj plibonigi la kunordigon kaj gvidadon de la partio super profundigo de reformo en ĉiuj kampoj kaj kombini la reformon de institucioj kun antaŭenigo de la taskoj por reformo.

Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la komenciĝo de reformo kaj malfermo. Transformi la eksan centran gvidgrupon pri profundigo de ampleksa reformo en la centran komitaton pri profundigo de ampleksa reformo estas grava rimedo por plibonigi la instituciojn kaj mekanismojn, per kiuj la partio plenumas la gvidadon super grava laboro.

Laŭ la invito de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio (KLP), prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), faris neoficialan viziton al Ĉinio de dimanĉo ĝis merkredo. La internacia komunumo donis altan atenton al la neoficiala vizito, opiniante, ke la vizito havas pozitivan signifon por mildigo de la situacio en la Korea Duoninsulo kaj la regiono.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj esprimis bonvenon al la interparolado inter Xi kaj Kim en sia deklaro, kaj reaertis sian volon plu kunlabori kun Ĉinio en strikta kunordigo por ampleksa traktado de problemoj en Nordorient-Azio per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj kaj rekta dialogo inter ĉiuj koncernaj partioj.

La sudkorea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj bonvenigis la interparoladon inter Xi kaj Kim en Pekino kaj esprimis esperon, ke la vizito kontribuos al sennukleigo kaj paco de la Korea Duoninsulo.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo, oficiala amaskomunikilo de la KDPR, opiniis, ke Kim faris historian viziton al Ĉinio kaj ricevis varman kaj ekstreme sinceran akcepton de partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio. La vizito liveros grandan oportunon por transdoni la historion kaj tradicion starigitajn de la pli aĝaj generacioj de gvidantoj de ambaŭ landoj kaj vastigi kaj evoluigi la amikajn rilatojn inter la du landoj al pli alta fazo.

Usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer diris merkrede, ke estas espero, ke la komerca traktado inter Usono kaj Ĉinio kondukos al fruktodona rezulto.

Lighthizer diris en intervjuo kun amaskomunikilo, ke la oficejo de la usona komerca reprezentanto anoncos liston de ĉinaj varoj submetitaj al eblaj tarifoj, surbaze de la tiel nomata enketo de la Sekcio 301 kontraŭ suspektataj ĉinaj praktikoj pri cedo de tekniko, kaj poste estos 60-taga periodo, en kiu la publiko havos ŝancon por komenti la altrudon de tarifoj al varoj importitaj el Ĉinio. Responde al la demando, ĉu la usona-ĉina intertraktado povus konduki al evitado de tarifoj aŭ fruktodona rezulto simila al la freŝa komerca interkonsento inter Usono kaj Sud-Koreio, Lighthizer diris, "Mi kredas, ke estas espero."

Ĉina delegito diris merkrede, ke packonservaj misioj de la UN devas strikte sekvi la principojn de la UN kaj plene respekti la suverenecon de gastiganto-landoj.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris tion en la publika debato de la Sekureca Konsilio de la UN. Li diris, ke membroŝtatoj kaj la sekretariejo devas adapti packonservajn misiojn al lokaj ŝanĝiĝantaj situacioj. Subteno de la sekretariejo al paco devas esti plifortigita, kun prioritato donita al sekurectrupoj. Li aldonis, ke estas bezono plialtigi la kapablon de trupo-sendaj landoj, precipe evoluantaj landoj kaj plifortigi partnerecojn kun regionaj organizoj.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede petis fortan kolektivan agadon por trakti la seriozajn defiojn al packonservado de la UN. Guterres diris al la Sekureca Konsilio en altnivela debato pri packonservado, ke la packonservado de la UN alfrontas seriozajn defiojn, precipe en kvar el siaj plej grandaj disaranĝoj: Malio, Demokratia Respubliko Kongo, Centr-Afrika Respubliko kaj Sud-Sudano. Li diris, ke la packonservaj misioj de la UN nun funkcias en pli danĝeraj, kompleksaj kaj altriskaj medioj. Ili estas sub minaco de armitaj grupoj, krimuloj kaj teroristoj, kiuj posedas modernajn armilojn. La packonservantoj de la UN ofte estas subekipitaj, subpreparitaj kaj nepretaj por la danĝeraj medioj, en kiuj ili nun funkcias. Estas breĉoj en komando kaj regado, en kulturo, en ekipaĵo kaj trejnado. Li aldonis, ke li proponas komenci kolektivan agadon, mobilizante ĉiujn partnerojn kaj koncernatojn por subteni la packonservadon de la UN.

Usono merkrede laŭdis pozitivajn disvolviĝojn en la Korea Duoninsulo, post la ĵus finita vizito al Ĉinio fare de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, Kim Jong Un.

Usona prezidento Donald Trump skribis en la socia retejo Twitter, ke estas bona ŝanco, ke Kim faros tion, kio estas ĝusta por lia popolo kaj por la homaro. Trump diris, ke dum jaroj kaj tra multaj administracioj, ĉiuj diris, ke estas malgranda ebleco por paco kaj sennukleigo de la Korea Duoninsulo, kaj nun li atendas sian renkontiĝon kun Kim. Li rimarkigis, ke li ricevis mesaĝon el Xi, ke lia renkontiĝo kun Kim iris tre bone.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert diris poste en Twitter, ke la vizito de Kim al Ĉinio estas senprecedenca historia paŝo en la ĝusta direkto, kaj ke ili atendas sidiĝi kun Kim Jong Un por diskuti pri pli bona estonteco de lia popolo.

La irana Novaĵ-Agentejo de Islama Respubliko merkrede publikigis du artikolojn, pozitive taksante influon de la ĉina iniciato Zono kaj Vojo sur landojn laŭ la itinero. La du artikoloj estis verkitaj de esplorcentro sub la Novaĵ-Agentejo de Islama Respubliko. Unu sub la titolo "nova silkvojo, oportuno por Irano" diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo, kiun proponis ĉina prezidanto Xi Jinping kun la celo realigi daŭripovan disvolviĝon de ekonomio, politiko, kulturo kaj socio en landoj laŭ la Zono kaj Vojo per interŝanĝoj, povas antaŭenigi integriĝon de landoj laŭ la itinero, akceli infrastrukturan konstruadon kaj kreskigi la ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin