Ĉinio, premate, ne akceptas ian ajn interkonsiliĝon

(GMT+08:00) 2018-03-29 17:08:24     Redaktoro:Xiong

Rilate la komercan konflikton inter Ĉinio kaj Usono, la 29an de marto Gao Feng, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio, en Pekino diris, ke Ĉinio havas memfidon reagi al ies ajn prenado de komerca kaj investa protektismo, kaj ke la pordo de intertraktado ĉe Ĉinio ĉiam estas malfermata, sed Ĉinio ne akceptas ian ajn interkonsiliĝon, kiam premate de alia partio. Li emfazis ankaŭ, ke la volo kaj fido de Ĉinio, malfermi al la ekstero la merkaton, ne estas ŝanĝita, sed male, pli firmigita; kaj Ĉinio ne deflankiĝos de sia naviga direkto pro fremda premo.

Tiun tagon Gao Feng diris:

"La starpunkto de Ĉinio ne ŝanĝiĝis, kaj Ĉinio esperas, ke Usono bone vidu la situacion kaj sekvu la historian tendencon de la ekonomia tutmondiĝo kaj la komerca kaj investa liberiĝo. Ni konsilas, ke Usono forlasu unuflankismon kaj protektismon de komerco kaj, alprenante realajn rimedojn, solvu la malkonkordon en formo de dialogo kaj interkonsiliĝo."

Kaj nun aperis la informo, ke Ĉinio kaj Usono, por eviti komercan militon, nun estas disvolvantaj intertraktadon, kaj la du flankoj espereble povos eviti grandskalan doganimpostadon. Por tio Gao Feng komentis, ke estas nepre juste ĉe intertraktado, kaj Ĉinio ne akceptas ian ajn interkonsiliĝon, kiam premate de alia partio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin