Dialogo fariĝas ĉefaĵo de la Korea duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-03-29 19:52:17     Redaktoro:Xiong

La 29an de marto Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris komenton pri tiutaga interparolado inter Sud-Koreio kaj Nord-Koreio en Panmunjom. Li emfazis, ke Ĉinio esprimas pri tio bonvenigon kaj alvokas, ke ĉiuj partioj kune subtenu la pliboniĝon de la rilatoj inter la sudo kaj la nordo kaj faru sian plejeblon en la repacigo de ambaŭ flankoj.

Oni raportis, ke en la altnivela interparolado de la 29a de marto Sud-Koreio kaj Nord-Koreio interkonsentis en la 24a de aprilo aranĝi renkontiĝon de sudkorea kaj nordkorea gvidantoj en la Domo de Paco ĉe Panmunjom flanke de Sud-Koreio. Por tio Lu Kang komentis:

"Hodiaŭ Nord-Koreio kaj Sud-Koreio interkonsentis per la altnivela interparolado en Panmunjom aranĝi renkontiĝon de dulandaj gvidantoj, por kio Ĉinio esprimas bonvenigon. Kiel proksima najbaro de la duoninsulo Ĉinio ŝatus, ke Nord-Koreio kaj Sud-Koreio faru dialogon, kaj esperas, ke la situacio de la duoninsulo iros de tie al paciĝo, kaj ke la regiono staros stabile kaj senmilite."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin