Xi prezidis unuan kunvenon de centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo

(GMT+08:00) 2018-03-29 12:44:45     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis la unuan kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

"Profundigo de reformo de la partio kaj ŝtataj institucioj markas novan etapon por profundigo de reformo en ĉiuj kampoj," diris Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono kaj estro de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

Vicestroj de la komitato Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng ĉeestis la kunvenon.

Xi diris, ke la reformo plu tuŝos profundan ĝustigon de la strukturo de interesoj kaj ŝanĝiĝojn de la sistemo de institucioj.

La reformo fariĝas pli kompleksa, sentiva kaj peniga. Xi vokis plifortigi kaj plibonigi la kunordigon kaj gvidadon de la partio super profundigo de reformo en ĉiuj kampoj kaj kombini la reformon de institucioj kun antaŭenigo de la taskoj por reformo.

Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la komenciĝo de reformo kaj malfermo. Transformi la eksan centran gvidgrupon pri profundigo de ampleksa reformo en la centran komitaton pri profundigo de ampleksa reformo estas grava rimedo por plibonigi la instituciojn kaj mekanismojn, per kiuj la partio plenumas la gvidadon super grava laboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin