Usono laŭdas pozitivajn disvolviĝojn en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-03-29 13:14:23     Redaktoro:Yu

Usono merkrede laŭdis la pozitivajn disvolviĝojn en la Korea Duoninsulo, post la ĵus finita vizito al Ĉinio fare de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, Kim Jong Un.

Laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping, Kim faris neoficialan viziton al Ĉinio de dimanĉo ĝis merkredo.

Usona prezidento Donald Trump skribis en la socia retejo Twitter, ke estas bona ŝanco, ke Kim faros tion, kio estas ĝusta por lia popolo kaj por la homaro. Trump diris, ke dum jaroj kaj tra multaj administracioj, ĉiuj diris, ke estas malgranda ebleco por paco kaj sennukleigo de la Korea Duoninsulo, kaj li atendas sian renkontiĝon kun Kim. Trump rimarkigis, ke li ricevis mesaĝon el Xi, ke lia renkontiĝo kun Kim iris tre bone.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert diris poste en Twitter, ke la vizito de Kim al Ĉinio estas senprecedenca historia paŝo en la ĝusta direkto, kaj ke ili atendas sidiĝi kun Kim Jong Un por diskuti pri pli bona estonteco de lia popolo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin