Fokusoj de la Semajno (Mart. 30)

(GMT+08:00) 2018-03-30 14:34:08     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La internacia komunumo donis grandan atenton al la neoficiala vizito de gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un al Ĉinio, kaj ĝenerale opiniis, ke la vizito havas pozitivan influon sur pluan mildigon de la situacio en la Korea Duoninsulo.

Laŭ la invito de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ĉina prezidanto, Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio (KLP), prezidanto de la Ŝtatafera Komisiono de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), faris neoficialan viziton al Ĉinio de dimanĉo ĝis merkredo.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj esprimis bonvenon al la interparolado inter Xi kaj Kim en sia deklaro, kaj reaertis sian volon labori plu kun Ĉinio en strikta kunordigo por ampleksa traktado de problemoj en Nordorient-Azio per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj kaj rekta dialogo inter ĉiuj koncernaj partioj.

La sud-korea Ministerio de Eksterlandaj Aferoj laŭdis la interparoladon inter Xi kaj Kim kaj antaŭvidis, ke la vizito de Kim al Ĉinio kontribuos al la sennukleigo kaj paco en la Korea Duoninsulo.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo, oficiala amaskomunikilo de la KDPR, diris, ke Kim faris historian viziton al Ĉinio kaj ricevis varman kaj ekstreme sinceran akcepton de partiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio. Ĝi opiniis, ke la vizito liveros grandan oportunon por transdoni la historion kaj tradicion starigitajn de la pli aĝaj generacioj de gvidantoj de ambaŭ landoj kaj vastigi kaj evoluigi la amikajn rilatojn inter la du landoj al pli alta fazo.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Rusio forte protestas kontraŭ la forpelo de diplomatoj fare de Usono kaj 14 eŭropaj landoj pro la kazo de eksa spiono, promesante reprezalion.

La ministerio diris en deklaro, ke la rusa flanko opinias, ke ĉi tiu paŝo estas neamika kaj ne kongruas kun la celo kaj deziro konstati la kaŭzon kaj serĉi la partoprenintojn en la okazaĵo de la 4a de marto. Ĝi diris, ke la britaj aŭtoritatoj prenis antaŭjuĝan, partian kaj hipokritan sintenon. Ĝi neis la partoprenon de Rusio en la okazaĵo.

En la 4a de marto, eksa rusa spiono Sergei Skripal kaj lia filino estis trovitaj senkonsciaj sur benko en komerca centro en la suda angla urbo Salisbury. Ili restas en kriza stato.

Britio asertis, ke Skripal kaj lia filino elmetiĝis al nerva preparaĵo, kaj ke Rusio estas respondeca pri tio. Sed la rusa registaro neis ajnan partoprenon en la okazaĵo.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, merkrede petis fortan kolektivan agadon por trakti la seriozajn defiojn al packonservado de UN.

Guterres diris al la Sekureca Konsilio en altnivela debato pri packonservado, ke la packonservado de la UN alfrontas seriozajn defiojn, precipe en kvar el siaj plej grandaj disaranĝoj: Malio, Demokratia Respubliko Kongo, Centr-Afrika Respubliko kaj Sud-Sudano.

Li diris, ke la packonservaj misioj de la UN nun funkcias en pli danĝeraj, kompleksaj kaj altriskaj medioj. Ili estas sub minaco de armitaj grupoj, krimuloj kaj teroristoj, kiuj posedas potencajn modernajn armilojn. La packonservantoj de la UN ofte estas subekipitaj, subpreparitaj kaj nepretaj por la danĝeraj medioj, en kiuj ili nun funkcias. Estas breĉoj en komando kaj regado, en kulturo, en ekipaĵo kaj trejnado. Li aldonis, ke li proponas komenci kolektivan agadon, mobilizante ĉiujn partnerojn kaj koncernatojn por subteni la packonservadon de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin