Lastatempe la Komerca Ĉambro de Kalifornio, Usono, publikigis artikolon en sia oficiala retejo, esprimante maltrankvilon pri la protektisma politiko de Usono kontraŭ Ĉinio. La artikolo diras, ke la protektisma politiko de la registaro de Trump havos grandan influon sur la ŝtaton Kalifornio. La registaro devas konsideri la sekvojn kaj la akiritajn fruktojn dum reĝustigo de komercaj politikoj.