Novaĵoj  (Marto 30)

(GMT+08:00) 2018-03-30 16:46:43     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 30a de marto. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Namibio konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro; Ĉinio sendis navigadsatelitojn BeiDou-3 en kosmon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia namibia paralelulo Hage Geingob ĵaŭde konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro inter la du landoj. La du ŝtatestroj atingis la konsenton dum sia interparolado en la Granda Popola Halo en Pekino. Geingob estas en Ĉinio por ŝtata vizito de la 28a de marto ĝis la 3a de aprilo laŭ la invito de Xi.

Xi diris, ke estas profunda amikeco inter Ĉinio kaj Namibio, kaj ke la du landoj staris ŝultro ĉe ŝultro dum siaj luktoj kontraŭ imperiismo kaj koloniismo en la pasinteco kaj subtenis unu la alian en sia nacia konstruo. Ĉar la disvolvado de la du landoj eniris novan etapon, iliaj evoluigaj strategioj kaj ekonomia kooperado estas reciproke kompletigaj, kaj ili kunhavas similan filozofion de regado. Li alvokis ambaŭ flankojn ekiri de la nova punkto de forĝado de ampleksa strategia partnereco de kunlaboro, por intensigi altnivelajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter diversaj niveloj, cementi politikan reciprokan fidon kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

Geingob gratulis Xi pro lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto, kaj gratulis Ĉinion pro ĝiaj grandaj atingoj en ekonomia kaj socia disvolvado sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi ĉe la kerno. Li deziris al Ĉinio sukceson en konstruado de granda moderna socialisma lando, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela. Li diris, ke Namibio volas kunlabori pli multe kun Ĉinio en la kampoj de infrastrukturo, daŭripova evoluigo, homaj resursoj, teknologio, redukto de malriĉeco, interpopolaj interŝanĝoj kaj gravaj projrektoj de kunlaboro.

Post sia interparolado, la du ŝtatestroj kune ĉeestis la subskribon de pluraj dokumentoj pri duflanka kunlaboro en la kampoj de infrastrukturo, financado, inspektado kaj kvaranteno.

Ĉinio vendrede sendis du satelitojn en la kosmon per unu sola portoraketo, aldonante du pliajn membrojn al sia navigadsatelita sistemo BeiDou.

La portoraketo Changzheng-3B pafiĝis el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan frumatene je la 1a horo kaj 56 minutoj. Tio estas la 269a misio por la familio de la portoraketo Changzheng.

La du satelitoj estas koditaj kiel la 30a kaj 31a satelitoj en la navigadsatelita sistemo BeiDou. Ili eniris orbiton pli ol tri horojn post la ĵeto kaj laboros kune kun ses antaŭe lanĉitaj satelitoj de BeiDou-3 post serio da provoj.

Yang Jiechi, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, faris intertraktadon kun Chung Eui-yong, ĉefkonsilisto pri nacia sekureco de sud-korea prezidento Moon Jae-in ĵaŭde en Seulo.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas amikaj najbaroj kaj la duflankaj rilatoj tendencis al pliboniĝo kaj disvolviĝo en la lastaj jaroj. Ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de ĉina-sudkorea strategia kunlabora partnereco. Ambaŭ partioj devas firme kapti la ŝancon, efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi politikan komunikadon kaj antaŭenigi la komunan konstruon de la iniciato Zono kaj Vojo. Yang diris, ke la du landoj devas plifortigi pragmatan kunlaboron, intensigi interpopolajn interŝanĝojn kaj bone trakti sentivajn demandojn por akiri novajn atingojn en la duflankaj rilatoj kaj profitigi ambaŭ popolojn. Yang informis Chung pri la freŝa vizito de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un al Ĉinio. Yang diris, ke pozitivaj ŝanĝiĝoj okazas en la Korea Duoninsulo, kaj la internacia komunumo devas klopodi por daŭrigi kaj firmigi la bonan tendencon. Li diris, ke la ĉina flanko atendas sukcesan okazigon de la interkorea pintkunveno kaj la usona-nordkorea pintkunveno. Ĉinio volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Sud-Koreio por plibonigi la situacion de la Korea Duoninsulo kaj akceli la procezon de politika solvado de la demando de la duoninsulo kunlige kun la "maniero de duobla vojo" de Ĉinio kaj bonaj sugestoj el rilataj partioj.

Chung diris, ke post la vizito de prezidanto Moon al Ĉinio en la lasta decembro, la duflankaj rilatoj travivis rapidan progreson. La sud-korea flanko volas sekvi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi duflankajn altnivelajn interŝanĝojn, profundigi kunlaboron en ĉiuj kampoj, striktigi interpopolajn interŝanĝojn kaj puŝi sudkorea-ĉinan strategian kunlaboran partnerecon por la pli granda disvolviĝo.

Sud-Koreio kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) ĵaŭde konsentis okazigi pintkunvenon en la 27a de aprilo en la vilaĝo de militpaŭzo en Panmunjom. La interkonsento estis atingita dum altnivela dialogo inter la du flankoj, kiu okazis tiutage en Tongilgak, konstruaĵo de la KDPR en Panmunjom.

Komuna deklaro de la altnivela dialogo diris, ke Seulo kaj Pjongjango konsentis okazigi sian trian pintkunvenon en la 27a de aprilo en Paca Domo, la sud-korea konstruaĵo en Panmunjom.

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Rusio elpelos 60 usonajn diplomatojn kaj fermos la usonan ĝeneralan konsulejon en Sankt-Peterburgo responde al movoj de Vaŝingtono kontraŭ Moksvo pro la okazaĵo de eksa spiono.

La ministerio diris en gazetara komunikaĵo, ke 58 diplomatoj el la usona ambasado en Moskvo kaj du el la usona konsulejo en Jekaterinburgo, estis deklaritaj kiel personoj neakcepteblaj pro aktivecoj neakordigeblaj kun diplomatia statuso, kaj ili devas forlasi Rusion antaŭ la 5a de aprilo. La ministerio aldonis, ke Rusio retiros sian konsenton pri la malfermo kaj funkciado de la usona ĝenerala konsulejo en Sankt-Peterburgo, kaj la usonaj reprezentantoj devas forlasi la konsulejon antaŭ sabato

La ministerio diris ankaŭ, ke se Vaŝingtono daŭrigos malamikajn agadojn kontraŭ rusaj diplomatiaj kaj konsulaj misioj en Usono, Moskvo prenos pliajn rimedojn kontraŭ la personaro kaj instalaĵoj de la usonaj ambasado kaj konsulejoj en Rusio.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Heather Nauert diris ĵaŭde, ke estas bedaŭrinda la decido de Rusio pri elpelo de 60 usonaj diplomatoj, kaj la usona flanko rezervas la rajton preni pliajn agojn.

Nauert diris en gazetara konferenco, ke la usona flanko estis informita pri la decido de Rusio, kaj studas detalojn de la rusa agado. Ŝi aldonis, ke la agado de Rusio estas bedaŭrinda kaj senbaza, kaj Usono faros taŭgan respondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin