Vizito de zimbabva prezidento alportos novan dinamikon

(GMT+08:00) 2018-03-30 20:09:02     Redaktoro:Xiong

En la 2a de aprilo la zimbabva prezidento Emmerson Dambudzo Mnangagwa komencos oficialan viziton al Ĉinio. Por tio Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la 30an de marto diris, ke tiu ĉi vizito alportos novan dinamikon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Zimbabvo.

En tiutaga gazetara konferenco Lu Kang diris:

"Ĉinio metas grandan atenton sur la disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Zimbabvo kaj volas kune kun Zimbabvo plue altigi la nivelon de la duregnaj rilatoj kaj fari pli da bono al la du regnoj kaj la duregnaj popoloj. Ni kredas, ke la vizito de la zimbabva prezidento Emmerson Dambudzo Mnangagwa alportos novan dinamikon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Zimbabvo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin