Ĉinio sendis navigadsatelitojn BeiDou-3 en kosmon

(GMT+08:00) 2018-03-30 10:27:36     Redaktoro:Yu

Ĉinio vendrede sendis du satelitojn en la kosmon per unu sola portoraketo, aldonante du pliajn membrojn al sia navigadsatelita sistemo BeiDou.

La portoraketo Changzheng-3B pafiĝis el la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan frumatene je la 1a horo kaj 56 minutoj. Tio estas la 269a misio por la familio de la portoraketo Changzheng.

La du satelitoj estas koditaj kiel la 30a kaj 31a satelitoj en la navigadsatelita sistemo BeiDou. Ili eniris orbiton pli ol tri horojn post la ĵeto kaj laboros kune kun ses antaŭe lanĉitaj satelitoj de BeiDou-3 post serio da provoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin