Ĉinio kaj Namibio konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro

(GMT+08:00) 2018-03-30 11:24:31     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia namibia paralelulo Hage Geingob ĵaŭde konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro inter la du landoj. La du ŝtatestroj atingis la konsenton dum sia interparolado en la Granda Popola Halo en Pekino. Geingob estas en Ĉinio por ŝtata vizito de la 28a de marto ĝis la 3a de aprilo laŭ la invito de Xi.

Xi diris, ke estas profunda amikeco inter Ĉinio kaj Namibio, kaj ke la du landoj staris ŝultro ĉe ŝultro dum siaj luktoj kontraŭ imperiismo kaj koloniismo en la pasinteco kaj subtenis unu la alian en sia nacia konstruo. Ĉar la disvolvado de la du landoj eniris novan etapon, iliaj evoluigaj strategioj kaj ekonomia kooperado estas reciproke kompletigaj, kaj ili kunhavas similan filozofion de regado. Li alvokis ambaŭ flankojn ekiri de la nova punkto de forĝado de ampleksa strategia partnereco de kunlaboro, por intensigi altnivelajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter diversaj niveloj, cementi politikan reciprokan fidon kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

Geingob gratulis Xi pro lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto, kaj gratulis Ĉinion pro ĝiaj grandaj atingoj en ekonomia kaj socia disvolvado sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio kun Xi ĉe la kerno. Li deziris al Ĉinio sukceson en konstruado de granda moderna socialisma lando, kiu estas prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela. Li diris, ke Namibio volas kunlabori pli multe kun Ĉinio en la kampoj de infrastrukturo, daŭripova evoluigo, homaj resursoj, teknologio, redukto de malriĉeco, interpopolaj interŝanĝoj kaj gravaj projrektoj de kunlaboro.

Post sia interparolado, la du ŝtatestroj kune ĉeestis la subskribon de pluraj dokumentoj pri duflanka kunlaboro en kampoj de infrastrukturo, financado, inspektado kaj kva

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin