Reprezentanto de ĉina prezidanto renkontiĝis kun sud-korea ĉefkonsilisto pri nacia sekureco

(GMT+08:00) 2018-03-30 12:10:31     Redaktoro:Yu

Yang Jiechi, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, faris intertraktadon kun Chung Eui-yong, ĉefkonsilisto pri nacia sekureco de sud-korea prezidento Moon Jae-in ĵaŭde en Seulo.

Yang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato pri Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas amikaj najbaroj kaj la duflankaj rilatoj tendencis al pliboniĝo kaj disvolviĝo en la lastaj jaroj. Ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la starigo de ĉina-sudkorea strategia kunlabora partnereco. Ambaŭ partioj devas firme kapti la ŝancon, efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi politikan komunikadon kaj antaŭenigi la komunan konstruon de la iniciato Zono kaj Vojo. Yang diris, ke la du landoj devas plifortigi pragmatan kunlaboron, intensigi interpopolajn interŝanĝojn kaj bone trakti sentivajn demandojn por akiri novajn atingojn en la duflankaj rilatoj kaj profitigi ambaŭ popolojn. Yang informis Chung pri la freŝa vizito de la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un al Ĉinio. Yang diris, ke pozitivaj ŝanĝiĝoj okazas en la Korea Duoninsulo, kaj la internacia komunumo devas klopodi por daŭrigi kaj firmigi la bonan tendencon. Li diris, ke la ĉina flanko atendas sukcesan okazigon de la interkorea pintkunveno kaj la usona-nordkorea pintkunveno. Ĉinio volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Sud-Koreio por plibonigi la situacion de la Korea Duoninsulo kaj akceli la procezon de politika solvado de la demando de la duoninsulo kunlige kun la "maniero de duobla vojo" de Ĉinio kaj bonaj sugestoj el rilataj partioj.

Chung diris, ke post la vizito de prezidanto Moon al Ĉinio en la lasta decembro, la duflankaj rilatoj travivis rapidan progreson. La sud-korea flanko volas sekvi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi duflankajn altnivelajn interŝanĝojn, profundigi kunlaboron en ĉiuj kampoj, striktigi interpopolajn interŝanĝojn kaj puŝi sudkorea-ĉinan strategian kunlaboran partnerecon por la pli granda disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin