Ĉina ŝtatkonsilanto: Adopto de protektismo signifas fermon de pordo al Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-03-31 12:44:20     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris vendrede, ke Ĉinio volas dividi siajn disvolvajn ŝancojn kun aliaj landoj, sed ajna protektisma ago signifos fermon de la pordo al Ĉinio.

Wang faris la rimarkojn en la komerca pintkunveno de la Ekonomia Kooperado de la Grand-Mekonga Subregiono en Hanojo. "Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la komenciĝo de reformo kaj malfermo de Ĉinio," diris Wang, aldonante, ke Ĉinio akiris siajn atingojn per ĉi tiu politiko en la pasintaj 40 jaroj kaj klopodos plu por realigi altkvalitan disvolviĝon per la sama strategio. Reformo kaj malfermo estas la politiko de Ĉinio, kiu ne ŝanĝiĝos nek estos influita de iuj eksteraj faktoroj. Li aldonis, ke la reformo kaj malfermo de Ĉinio konformas al la interesoj de la ĉina popolo kaj ankaŭ profitigos aliajn landojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin