Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun namibia prezidento

(GMT+08:00) 2018-03-31 13:10:24     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun namibia prezidento Hage Geingob vendrede en la Granda Popola Halo en Pekino, promesante plifortigon de duflankaj rilatoj.

Li diris, ke Namibio estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en Afriko, kaj Ĉinio volas cementi politikan fidon kun Namibio kaj plibonigi kungajnan kunlaboron kaj kunordigon en regionaj kaj tutmondaj aferoj por kune konstrui pli bonan estontecon de la duflankaj rilatoj.

La ĉefministro promesis fari komunajn klopodojn kun Namibio por subteni ekonomian tutmondiĝon, liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, firme oponi la komercan protektismon kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon kaj reciprokajn profitojn.

Geingob diris, ke Namibio atendas profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj plifortigi duflankajn rilatojn. Li alte taksis la politikon de Ĉinio al Afriko, aldonante, ke lia lando esperas plifortigi pragmatikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin