Rusio deklari elpeli diplomatojn de 23 landoj

(GMT+08:00) 2018-03-31 13:34:41     Redaktoro:Yu

La rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede informis ambasadorojn de 23 landoj pri sia decido elpeli dungitojn de iliaj diplomatiaj misioj en Rusio responde al la lastatempaj malamikaj agoj de iliaj landoj kontraŭ Moskvo.

La ministerio diris, ke la ambasadoroj ricevis notojn de protesto kaj estis informitaj pri tio, ke responda nombro da diplomatoj de iliaj landoj en Rusio estis deklaritaj kiel personoj neakcepteblaj en respondo al ilia maljusta elpelo de rusa diplomatia dungitaro laŭ la neprovitaj akuzoj de Britio kontraŭ Rusio rilate al la tiel nomita kazo de Skripal.

Komence de ĉi tiu monato, pli ol dudek landoj anoncis la elpelon de ĉirkaŭ 150 rusaj diplomatoj pro la veneniĝo de eksa rusa duobla agento Sergei Skripal kaj lia filino en la brita urbo Salisbury en la 4a de marto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin