Ĉina ŝtatkonsilanto renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro

(GMT+08:00) 2018-03-31 13:53:56     Redaktoro:Yu

Vendrede en Hanojo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen pri duflankaj rilatoj.

Dum sia renkontiĝo en la intertempo de la sesa pintkunveno de la Ekonomia Kooperado de la Grand-Mekonga Subregiono, Wang diris, ke Ĉinio kaj Kamboĝo estas komunuma de komuna sorto kun strategia graveco, kaj la du landoj subtenas, fidas kaj helpas unu la alian. Wang diris, ke Ĉinio ĉiam subtenos Kamboĝon elekti sian propran disvolvan vojon akordan kun la naciaj kondiĉoj kaj apogos Kamboĝon en protektado de suvereneco kaj naciaj interesoj. Li aldonis, ke Ĉinio volas profundigi kaj vastigi plu la amikan kunlaboron kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon en regionaj aferoj inter la du flankoj.

Hun Sen diris, ke Ĉinio firme subtenis Kamboĝon en protektado de suvereneco, sendependeco kaj digno, kaj li dankas Ĉinion pro la forta subteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin