Trump ordonis frostigi mondonacon al Sirio

(GMT+08:00) 2018-03-31 16:48:46     Redaktoro:Yu

Usonaj amaskomunikiloj raportis vendrede, ke prezidento Donald Trump ordonis frostigi pli ol 200 milionojn da usonaj dolaroj uzotaj por rekonstruo de Sirio.

La raportoj diris, ke Trump informiĝis el novaĵoj, ke lastatempe Usono promesis liveri pli ol 200 milionojn da usonaj dolaroj al Sirio por rekonstruo de la lando en la frua periodo, kaj poste li ordonis frostigi la sumon.

En februaro de la kuranta jaro en Kuvajto, kiam tiama ŝtatsekretario Rex Tillerson ĉeestis ministran kunvenon de la internacia koalicio kontraŭ la Islama Ŝtato, li promesis liveri fonduson al Sirio por subteni stabiligon kaj rekonstruon de la lando en la frua periodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin