Xiong'an, modelo por esplori estontecon de Ĉinio kaj mondo

(GMT+08:00) 2018-04-01 15:58:40     Redaktoro:Pluveta

En ĉiu epoko estas iu brila urbo.

La 1an de aprilo, 2017, Ĉinio anoncis establiĝon de Xiong'an Nova Zono, Hebei-provinco. Tio signifas naskiĝon de gvidmarka urbo post la reformado kaj malfermo de Ĉinio. Tio ankaŭ estas historia decido de la ĉina registaro gvidata de Xi Jinping. Xiong'an estas la 3a nova zono sekve de Shenzhen kaj Pudong, kaj estas parto de la miljara plano de Ĉinio.

Hodiaŭ estas 1a naskiĝtago de Xiong'an Nova Zono. La nova aspekto kaj disvolviĝo de Xiong'an surprizigis kaj kortuŝis la popolanojn. Tio prezentas la brilan disvolviĝon en nova epoko de Ĉinio.

La disvolviĝo de Xiong'an montras, ke la estonteco de la nova zono nepre plenos de kunfandiĝo, sukcesaj ekspertoj kaj ĉinaj trajtoj. Same kiel Ĉinio por la mondo Xiong'an estas tre grava por Ĉinio.

Xiong'an estas nova urbo homorientita kaj kunfandiĝa. Ĝi kolektis fortan movforton en la nova epoko post la reformado kaj malfermo de Ĉinio. La disvolviĝo kaj sukceso de Xiong'an atestis la reprosperiĝon de Ĉinio kaj la novan kunfandiĝon kaj novan prosperiĝon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin