Novaĵoj (Aprilo 02)

(GMT+08:00) 2018-04-02 16:43:01     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ŝtatkonsilanto vokas por stabila disvolvado de ĉina-vjetnamaj rilatoj; ŝtatestroj de Turkio, Rusio kaj Irano diskutos pri la demando de Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe alvokis por stabila kaj longedaŭra disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

Wang faris la rimarkojn, kiam li renkontiĝis kun vjetnama vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Pham Binh Minh en Hanojo. Wang diris, ke Ĉinio volas serioze efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj por altigi la ĉina-vjetnaman ampleksan strategian kunlaboran partnerecon al nova nivelo. Li aldonis, ke ambaŭ flankoj devas daŭrigi altnivelajn kontaktojn, plifortigi interpartiajn interŝanĝojn kaj plibonigi kunlaboron en defendo, leĝefikigo kaj lokaj registaroj.

La ĉina ŝtatkonsilanto urĝis akordigi la ĉinan iniciaton Zono kaj Vojo kun la vjetnama plano "Du Koridoroj kaj Unu Ekonomia Cirklo", antaŭenigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, precipe en infrastrukturo, industria produktkapablo kaj translandlima kunlabora zono. Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio ankaŭ devas pliigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj konvene trakti malkonsentojn inter si.

Minh diris, ke konservi kaj fortigi la tradician amikecon inter Vjetnamio kaj Ĉinio konformas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj ankaŭ kontribuas al paco kaj stabileco de la regiono. Li diris, ke la vjetnama flanko volas strikte kunlabori kun Ĉinio, efektivigante la konsenton de la du ŝtatestroj. Li aldonis, ke ambaŭ landoj devas doni plenan ludon al la rolo de la Vjetnama-Ĉina Gvidkomitato pri Kunlaboro, antaŭenigi la integriĝon de la iniciato Zono kaj Vojo kun la plano "Du Koridoroj kaj Unu Ekonomia Cirklo", antaŭenpuŝi kunlaboron en diversaj kampoj kaj konvene trakti marajn disputojn.

La du flankoj konsentis ankaŭ, ke konvena traktado de maraj disputoj estas ege grava por la glata kaj sana disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Ĉinio lunde urĝis Usonon revoki protektajn rimedojn, kiuj malobservis la regulojn de la Monda Organizo pri Komerco, por normaligi la duflankan komercon de rilataj produktoj.

La Ministerio de Komerco diris en reta deklaro, ke la usonaj rimedoj kontraŭ importaĵoj el malmultaj landoj misuzis la klaŭzon de sekureca escepto de la Monda Organizo pri Komerco kaj serioze agis kontraŭ la principo de nediskriminacio en multflanka komerca sistemo. La interesoj de Ĉinio estis grave damaĝitaj.

La ministerio proponis tarifojn por usonaj produktoj kun la valoro de proksimume 3 miliardoj da usonaj dolaroj en la 23a de marto por ekvilibrigi perdojn kaŭzitajn de la protektisma kaj unuflanka decido de Usono, metante 25-procentan tarifon super ŝtalajn produktojn kaj 10-procentan tarifon super aluminiajn produktojn. Ĝi aldonis, ke publika opinio estis petita ĝis la 31a de marto, kaj surbaze de forta subteno, Ĉinio decidis efektivigi la rimedojn.

La Ministerio de Financo diris lunde, ke Ĉinio decidis meti 15-procentan tarifon super 120 detalojn de produktoj importitaj el Usono, inkluzive de fruktoj kaj rilataj produktoj, kaj 25-procentan tarifon super 8 detalojn de importaĵoj, inkluzive de porkaĵo kaj rilataj produktoj el la lando.

La turka prezidentejo sabate publikigis deklaron, anoncante, ke la ŝtatestroj de Turkio, Rusio kaj Irano kunvenos en la turka ĉefurbo Ankaro en la 4a de aprilo por diskuti la demandon de Sirio.

La deklaro diris, ke turka prezidento Recep Tayyip Erdogan kaj lia rusa paralelulo Vladimir Putin ĉeestos kunvenon de la turka-rusa altnivela konsilio pri kunlaboro en la 3a de aprilo. Krome en la sama tago, la du ŝtatestroj ĉeestos ceremonion de ekkonstruo de la unua nuklea centralo de Turkio.

En la 22a de novembro 2017 en la rusa urbo Soĉio, la ŝtatestroj de la tri landoj okazigis intertraktadon kaj subskribis komunan deklaron pri la demando de Sirio.

Egipta kaj jordania ministroj pri eksterlandaj aferoj dimanĉe esprimis sian malakcepton de la lastatempa israela perforto kontraŭ palestinaj protestantoj, vokante al la internacia komunumo preni sur sin la respondecon pri protekto de la palestinaj rajtoj.

Egipta ministro pri eksterlandaj aferoj Sameh Shoukry diris al raportistoj en komuna gazetara konferenco kun sia jordania paralelulo Ayman Safadi, ke la internacia komunumo devas levi protekton de la palestina popolo kaj klopodi por antaŭenpuŝi porpacajn klopodojn kaj realigi tion, pri kio konsentis la internacia komunumo.

Almenaŭ 15 palestinanoj estis mortpafitaj kaj pli ol 1 400 aliaj vunditaj vendrede, post kiam la israela armeo ekpafis al palestinaj protestantoj festantaj la 42an datrevenon de la Tago de Tero per mitingo ĉe la landlimoj inter Gazao kaj Israelo.

La manifestaciantoj postulis la rajton de reveno por tiuj palestinaj rifuĝintoj, kiuj forkuris aŭ estis elpelitaj el siaj urboj kaj vilaĝoj, kiam Israelo estis kreita en 1948 per okcidenta subteno.

Shoukry diris, ke Egiptio plu vokos atingi pacon per rilataj internaciaj referencoj por realigi la interesojn kaj rajtojn de la palestina popolo.

La internacia komunumo kulpigis Israelon pri stagno de la pacprocezo kun la palestinanoj pro ĝia politiko pri setleja ekspansio sur palestina okupata teritorio.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke kombinitaj trupoj de Sud-Koreio kaj Usono komencis la planitan komunan printempan militekzercadon dimanĉe.

Citante vortojn de la sud-korea Ministerio de Defendo, lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la surkampa ekzercado Aglido komenciĝis dimanĉe matene kaj daŭros proksimume kvar semajnojn.

La komuna militekzercado estis prokrastita por fari la Vintrajn Olimpikojn kaj Paralimpikojn gastigitajn de Sud-Koreio pacaj ludoj.

La Hinda Organizo pri Kosma Esplorado diris dimanĉe, ke ĝi perdis kontakton kun la ĵus ĵetita komunika satelito GSAT-6A. Oficialuloj diris, ke la satelito suferis gravan malsukceson post la ĵeto.

Deklaro de la Hinda Organizo pri Kosma Esplorado diris, ke la dua orbit-transigo de satelito estis sukcese efektivigita dum ĉirkaŭ 53 minutoj sabate matene. La tera stacio perdis la kontakton kun la satelito antaŭ ĝia tria orbit-transigo, kiu estis planita por dimanĉo.

GSAT-6A estis unu el la plej grandaj komunikaj satelitoj de Hindio kun milita aplikebleco. Oficialuloj diris, ke ĝi portas unu el la plej grandaj antenoj, kiuj donas al ĝi pli da povo por certigi, ke interŝanĝo de datumoj, voĉo aŭ video, povas esti efektivigita per malgrandaj porteblaj aparatoj el ajna angulo de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin