Ĉina faktoro estis elmontrita en procesio de Novjorko

(GMT+08:00) 2018-04-03 10:00:13     Redaktoro:Selena

En la 1-a de aprilo en la kvina avenuo de la kvartalo Manhattan, okazis jara ĉapela procesio de Novjorko celebranta la Paskon.

En tiu tago, pli ol dek mil homoj elmontris siajn ĉapelojn kun diversaj formoj sur la strato dum procesio, kvazaŭ la centro de Manhattan estis maro de ĉapeloj. Tiuj ĉapeloj estas tre originalaj en desegnado, kiuj spegulas jen la tradiciajn temojn de la festo, jen faktorojn de kulturoj de diversaj landoj. La ĉina faktoro altiris al si atenton dum la procesio, kaj amasaj turistoj konkuris sin foti kun tiuj homoj surhavantaj ĉinstilajn ĉapelon kaj kostumon.

La ĉapela procesio en la Pasko, kiu titolita de civitanoj de Novjorko kiel "freneza ĉapela festo", komenciĝis en 1870, kaj nun ĝi jam fariĝas plej solena celebra aktiveco en Novjorko dum la Pasko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin