Novaĵoj (Aprilo 03)

(GMT+08:00) 2018-04-03 16:20:26     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi akcentas klopodojn por gajni "tri malfacilajn batalojn";Ĉinio publikigis blankan libron pri protektado de libereco je religia kredo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde vokis fari solidajn klopodojn por gajni la "tri malfacilajn batalojn", tio estas antaŭgardi kontraŭ financaj riskoj, redukti malriĉecon kaj trakti poluadon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la unua kunveno de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, kiun li estras.

Xi diris, ke prevento kaj forigo de financaj riskoj havas grandan influon sur nacia sekureco, ĝenerala disvolvado kaj la sendanĝereco de popolaj posedaĵoj kaj estas ŝlosila sojlo, kiun la lando devas transiri por realigi altkvalitan kreskon.

Ĉefministro Li Keqiang, kiu ankaŭ estas vicestro de la komitato, kaj Wang Huning kaj Han Zheng, kiuj estas membroj de la komitato, ĉeestis la kunvenon. Ankaŭ Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ĉeestis la kunvenon.

Xi diris, ke la lando progresis en sia lukto kontraŭ malriĉeco, la batalo, kiu devas esti gajnita. La demando de ekologia medio estas grava maltrankvilo por la publiko kaj estas decida al la juĝo de la ĉina popolo pri la sukceso de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke por preventi kaj forigi financajn riskojn, Ĉinio devas malpliigi la levpovon de lokaj registaroj kaj kompanioj, precipe ŝtataj entreprenoj. Alcelaj politikoj devas esti uzataj por regi riskojn en malsamaj financaj merkatoj.

La kunveno ankaŭ aprobis regulojn de laboro de la Centra Komitato pri Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, kaj emfazis la gvidan rolon de la Centra Komitato de la KPĈ en la ekonomia laboro de la lando.

Prezidanto Xi Jinping lunde emfazis la gravecon de evoluigo orientita al la popolo dum efektivigo de la programo pri verdigo de vasta tero.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la alvokon, kiam li aliĝis al propravola arbplantado en Pekino.

Xi diris, ke gvidaj oficialuloj sur diversaj niveloj devas konduki aliajn oficialulojn kaj la publikon planti arbojn propravole kaj trakti la ekologian medion kiel siajn vivojn.

Prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi, gratulante lin pro la reelektiĝo kiel egipta prezidento.

Xi diris en la mesaĝo, ke li subtenis striktajn kontaktojn kun Sisi en la lastaj jaroj, kaj ke li ĝojas vidi, ke reciproka politika fido inter la du landoj plifortiĝis; duflanka pragmata kunlaboro estis daŭre antaŭenigita, interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj fariĝis pli aktivaj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Egiptio havas amikecon kun longa historio kaj li esperas, ke la egipta popolo sub la gvidado de Sisi akiros pli gravajn atingojn en esplorserĉo de propra disvolva vojo de la lando. Li aldonis, ke li alte taksas la disvolviĝon de ĉina-egiptaj rilatoj kaj volas labori kune kun Sisi por plialtigi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Egiptio kaj alporti pli da profitoj al la du popoloj.

La Egipta Prezidenta Komitato anoncis lunde, ke la nuna prezidento Sisi gajnis 97,08 procentojn da validaj voĉoj en la prezidenta elekto de 2018.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris marde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros tonikan paroladon en la malferma ceremonio de la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio 2018.

La forumo, kiu okazos de la 8a ĝis la 11a de aprilo en la marborda urbeto Boao en la suda insula provinco Hainan de Ĉinio, havos la temon "Malferma kaj Novigema Azio por la Mondo de pli Granda Prospero".

Ĉinio marde publikigis blankan libron, rimarkante, ke la lando adoptas politikojn pri libereco de religia kredo, kaj ke tia libereco estas protektata sub la socialisma leĝsistemo kun ĉinaj trajtoj.

La blanka libro, titolita "Ĉinaj Politikoj kaj Praktikoj pri Protektado de Libereco je Religia Kredo", estas publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio. Ĝi diris, ke respektado kaj protektado de libereco je religia kredo estas la baza politiko de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro. Kredantoj kaj ne-kredantoj ĝuas samajn politikajn, ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn kaj ne devas esti traktataj malsame pro diferenco en kredado. La ŝtato respektas la liberecon de civitanoj je religia kredo kaj protektas iliajn normalajn religiajn aktivecojn.

La blanka libro diris, ke Ĉinio administras religiajn aferojn laŭ la leĝo, persistas en la principo de sendependeco kaj memadministro, aktive gvidas religiojn adaptiĝi al la socialisma socio, kaj unuiĝas kun religiaj kredantoj kaj ne-kredantoj je maksimuma limo.

La dokumento diris ankaŭ, ke la socialisma leĝsistemo kun ĉinaj trajtoj estas senĉese plibonigita, havigante pli fortajn garantiojn al la laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj de religiaj kredantoj. Ĝi rimarkis, ke religia ekstremismo kaj perfortaj terorismaj agoj estas traktitaj laŭ la leĝo. Ĉinio oponas ĉiun ekstremismon, kiu intencas provoki malamon kaj diskriminacion kaj distrumpeti perforton per distordo de religiaj doktrinoj aŭ per aliaj rimedoj, kaj malpermesas ajnan diskriminacian konduton bazitan sur regiono, etno kaj religio.

La afgana Sendependa Elekt-Komisiono anoncis lunde, ke la elektoj de la Nacia Asembleo kaj regionaj parlamentoj estas prokrastitaj ĝis la 20a de oktobro.

Gula Jan Abdul Badi Sayad, prezidanto de la Sendependa Elekt-Komisiono, diris, ke la elektoj iros travideble kaj juste sub la vasta helpo kaj kontrolado de la internacia komunumo kaj rilataj institucioj de la registaro, kaj laŭ plano la komitato komencos registradon de balotantoj en balotejoj en diversaj provincoj. Sayad aldonis, ke balotejoj ne povas esti starigitaj en almenaŭ 32 regionoj de la lando pro la kaŭzo de sekureco, kaj la komitato jam vokis al sekurecaj departementoj certigi la sekurecon dum la elektoj.

Almenaŭ naŭ homoj estis mortigitaj kaj ses aliaj vunditaj lunde en konfliktoj en kelkaj regionoj de Hindio.

Loka amaskomunikilo raportis, ke la hinda polico diris tiutage, ke la naŭ homoj plejparte estis mortpafitaj de la polico dum konfliktoj, kaj ses el ili estis mortigitaj en la ŝtato Madhya, kaj la tri aliaj respektive en la ŝtatoj Rajasthan, Uttar kaj Gujrat.

La raporto diris, en la ŝtatoj Madhya kaj Rajasthan, la protestantoj intense konfliktis kun la polico, kaj policanoj ekpafis por regi la situacion. La tumultoj aperis pro tio, ke la plej supera juĝejo lastatempe decidis, ke la polico ne devas aresti suspektatojn pri diskriminacio kaj mistraktado kontraŭ membroj de marĝenigitaj grupoj tuj post ricevo de plendo, sed povas reagi nur post permeso de rilataj oficialuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin