Qingming-Festo, tago por funebri revoluciajn martirojn

(GMT+08:00) 2018-04-04 09:08:26     Redaktoro:祃璟琳

La 5a de aprilo ĉijare estas la Qingming Festo, tago por oferado en Ĉinio. En diversaj lokoj, la popolanoj oferis florojn antaŭ tomboj de revoluciaj martiroj.

Antaŭtagmeze marde civitanoj oferis florojn antaŭ la monumento de revoluciaj martiroj en Yunju-Monto, Zhejiang-provinco de suda Ĉinio por esprimi funebron al tiuj herooj.

La Qingming-Festo estas ĉina tradicia festo kaj ankaŭ unu el 24 sunperiodoj de Ĉinio. Post la festo, leviĝas la temperaturo kaj multiĝas pluvo. En tiu festo antaŭ 1 200 jaroj, fama poeto Du Mu verkis la poemon "Qingming", per kiu ni povas senti sian humoron en tiu pluveta tago.

 

Qingming-Festo

Du Mu

Printempa pluvo dolĉe duŝas kun susur' fervora.

Sur kampvojeto piediras homoj ĉagrenkoraj.

"Bonvole diru, paŝtisteto: kie vinvendejo?"

Li montras foren al vilaĝo abrikotoflora.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin