Novaĵoj (Aprilo 04)

(GMT+08:00) 2018-04-04 16:38:56     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Zimbabvo konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro; Ĉinio kapablas trakti ajnan protektisman rimedon de Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia zimbabva paralelulo Emmerson Mnangagwa marde konsentis starigi ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro inter la du landoj.

La du ŝtatestroj atingis la konsenton dum sia interparolado en la Granda Popola Halo en Pekino. Mnangagwa estas en Ĉinio por ŝtata vizito de la 2a ĝis la 6a de aprilo laŭ la invito de prezidanto Xi.

Xi diris, ke la zimbabva popolo komencis novan vojaĝon en konstruado de sia lando, post kiam Mnangagwa enoficiĝis kiel prezidento en la lasta novembro. Ĉinio volas klopodi kune kun Zimbabvo por desegni la novan planon pri duflanka kunlaboro, disvolvi plu la rilatojn kaj pli bone profitigi la du popolojn. Xi diris, ke Mnangagwa estas malnova amiko de la ĉina popolo, ĉar li delonge sin dediĉis al la afero de la ĉina-zimzabva amikeco, kaj nun li elektis Ĉinion kiel la unuan ne-afrikan landon por sia vizito, kio pruvas la grandan gravecon, atribuitan de li al duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Zimbabvo estas ĉiaveteraj amikoj, ĉar la du landoj ĉiam kune pasigis malfacilajn tempojn malgraŭ la ŝanĝiĝo de internacia strukturo. Li aldonis, ke la duflanka amikeco fariĝos pli freŝa kaj pli forta. Li alvokis ambaŭ flankojn daŭrigi la tendencon de altnivelaj interŝanĝoj kaj interŝanĝoj sur ĉiuj niveloj, efektivigi supran planadon en diversaj kampoj de kunlaboro kaj plu kompreni kaj subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj maltrankviloj. Xi ankaŭ instigis ambaŭ flankojn akordigi evoluigajn strategiojn, plifortigi kunlaboron pri la iniciato Zono kaj Vojo kaj en la kadro de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj antaŭenigi plu kunlaboron en infrastrukturo, agrikulturo, investado kaj financado.

Mnangagwa diris, ke li klare memoras sian studadon en Ĉinio en la 1960-aj jaroj, esprimante admiron pri la atingoj, kiujn akiris la Komunista Partio de Ĉinio kaj la lando en pasintaj jardekoj. Li diris, ke Zimbabvo sekvos la politikon de unu Ĉinio kaj antaŭenigos la ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro kun Ĉinio, plifortigos interŝanĝojn de opinioj pri ŝtata regado kaj grandigos kunlaboron en la kampoj de komerco, investado, teknologio, telekomunikado, infrastrukturo kaj interpopolaj interŝanĝoj.

La Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto marde publikigis proponitan liston de ĉinaj produktoj submetitaj al aldona 25-procenta tarifo meze de forta opono el Ĉinio kaj usonaj komercaj grupoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang merkrede asertis en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri kaj firman oponon kontraŭ la usona agado. Li aldonis, ke spite al la postulo de Ĉinio pri serioza traktado, Usono publikgis la proponon pri altrudo de tarifoj al ĉinaj produktoj, kio estas senbaza kaj estas tipa unuflankeco kaj komerca protektismo. Li diris, ke la agado de Usono serioze malobservas bazajn principojn kaj spiriton de la Monda Organizo pri Komerco, kaj Ĉinio submetos la unuflankajn rimedojn de Usono al la disput-solva mekanismo de la Monda Organizo pri Komerco. Samtempe Ĉinio planas preni respondajn rimedojn kontraŭ produktoj importitaj el Usono. Tiuj rimedoj estos publikigitaj en la proksima estonteco. Li akcentis, ke Ĉinio estas memfida kaj kapablas trakti ajnan protektisman rimedon de Usono.

Ĉina diplomato diris merkrede, ke la usonaj unuflankaj rimedoj kontraŭ Ĉinio laŭ ĝia enlanda enketo de Sekcio 301 estas intenca kaj senbrida malobservo de la fundamentaj principoj de ne-diskriminacio kaj limigaj tarifoj de la Monda Organizo pri Komerco.

Ĉina ambasadoro al la Monda Organizo pri Komerco Zhang Xiangchen faris la rimarkojn en skribita deklaro, post kiam la usona registaro anoncis la proponitan liston de produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj, kiuj kovras ĉinajn eksportaĵojn de 50 miliardoj da usonaj dolaroj kun proponita tarifo de 25 procentoj.

Zhang diris, ke la rezulto de la usona enketo de Sekcio 301 estas intenca distordo de faktoj kaj plena de elektemaj asertoj kaj akuzoj, ignorante la efektivan progreson, kiun Ĉinio atingis en la merkat-orientitaj reformoj, pli larĝa malfermo kaj plibonigita protekto de intelekta proprieto. Zhang akcentis, ke Ĉinio prenos ĉiujn necesajn agojn por protekti siajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn, kaj tuj submetos la unuflankajn rimedojn de Usono al la disput-solva mekanismo de la Monda Organizo pri Komerco.

Ĝenerala sekretario de la UN, Antonio Guterres, marde urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto en Jemeno serĉi politikan solvon per dialogo por meti finon al la krizo, kiu daŭris jam pli ol tri jarojn.

La ĝenerala sekretario faris la rimarkojn en altnivela konferenco de humanitaraj kontribuantoj al Jemeno en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo. Li diris en sia parolado, ke ĉiuj partioj de la jemena konflikto devas plene respekti internacian leĝon, plene kunlabori kun la UN, protekti civilulojn kaj civilajn instalaĵojn, kaj serĉi politikan solvon per dialogo, kio estas la sola vojo por fini la jemenan krizon. Guterres diris, ke certigo de akurata aliro de humanitaraj materialoj estas tre grava, sed nun la pasado en iuj regionoj ankoraŭ estas limigita.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke Usono elspezis grandan sumon por siaj militaj operacoj en Mez-Oriento en la pasintaj pli ol dek jaroj, sed gajnis nenion, kaj ke li faros decidon en la proksima estonteco, ĉu Usono retiros siajn armeanojn el Sirio.

Tiutage en la Blanka Domo, Trump renkontiĝis kun estona prezidento Kersti Kaljulaid, latva prezidento Raimonds Vējonis kaj litova prezidento Dalia Grybauskaitė. Trump diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke la ĉefa tasko por Usono en Sirio estas forpeli la ekstremisman grupon Islama Ŝtato, kaj nun ĝi jam preskaŭ finis la taskon. Li aldonis, ke Usono elspezis grandan koston por siaj agadoj en Sirio, sed ili profitigis aliajn landojn.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan ĉeestis kunvenon de la turka-rusa altnivela konsilio pri kunlaboro, kune kun vizitanta rusa prezidento Vladimir Putin, marde en Ankaro. La du ŝtatestroj venis en akordon pri duflanka kunlaboro en defendo kaj energio.

Poste en komuna gazetara konferenco, la du ŝtatestroj konfirmis la tendencon de bona disvolviĝo de la duflankaj rilatoj kaj resumis sian novan konsenton. Rusio mallongigos la laŭkontraktan ciklon de liverado de la antiaviadila misilo S-400 al Turkio. La du flankoj konsentis plifortigi kunordigon pri la krizo de Sirio kaj kune antaŭenigi politikan traktadon de la demando.

La du ŝtatestroj ankaŭ anoncis, ke la du landoj kunlabore konstruos surfacan naturgasan pipelinon kiel aldonon al la konstruata submara pipelino. Krome, Rusio tiutage komencis konstrui la unuan nuklean centralon de Turkio, kaj la du ŝtatestroj esprimis subtenon al tiu projekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin