Vera intenco de usonaj komercaj rimedoj kontraŭ ĉinaj produktoj

(GMT+08:00) 2018-04-05 15:10:21     Redaktoro:Li

La usona registaro marde anoncis proponitan liston de produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj, kiuj kovras ĉinajn eksportaĵojn de 50 miliardoj da dolaroj kun proponita tarifo de 25 procentoj. Por protekti la ĉinan laŭleĝan intereson kaj stabilecon de la monda ekonomio, Ĉinio publikigis liston de usonaj produktoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, kiuj estos submetitaj al pli altaj tarifoj. Do kio estas la vera intenco de usonaj komercaj rimedoj kontraŭ ĉinaj produktoj?

Unue, la listo estas direktita kontraŭ "Fabrikitaj en Ĉinio 2025". La proponita listo de produktoj kovras konsiderindan parton de industrioj de la "Fabrikitaj en Ĉinio 2025".

Due, Usono timas Ĉinion superi la pozicion de teknika ĉefpotenco en la mondo. La Novaĵ-agentejo Bloomberg montris, ke Usono jam rigardas Ĉinion kiel strategian konkuranton.

Trie, Donal Trump faras preparadojn por gajni venkon dum la mezperioda Elektado.

Kvare, la centra cerbaro estas nekonsekvenca.

Kvine, Usono false kalkulis la tarifan kvoton, do la usonaj komercaj rimedoj kontraŭ ĉinaj produktoj ne influos la ĉinan malnetan enlandan produkton.

Sese, tio estas la agado de tiuj, kiuj agas kontraŭ la fluo de la historio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin