Deca oferado ĉe tombo fariĝas nova gusto

(GMT+08:00) 2018-04-05 14:06:10     Redaktoro:Li

Qingming-Festo estas tago por oferado ĉe tombo en Ĉinio. La festo okazas en la 4a aŭ la 5a de aprilo ĉiujare. Tiutage oni vizitas tombojn de siaj parencoj mortintaj. Laŭ antikvaj moroj oni metas oferaĵojn antaŭ tombo, kovras tombon per nova tero, eksplodigas petardon, bruligas incenson, kaj plantas freŝan salikbranĉon sur tombo por elvoki la memoron pri la forpasinto.

En la lastaj jaroj, homoj komencis ŝanĝi la tradiciajn morojn kaj elektis pli mediprotektajn rimedojn por en malsamaj manieroj esprimi siajn sentojn al forpasintoj.

En la publika tombejo Babaoshan, laborantoj senpage donas fraŝajn florojn al la homoj kiuj venas por fari oferadon. Ni Xiaofeng, vicprezidanto de la publika tombejo Babaoshan diris, ke dum la oferadaj pinttagoj, la laborantoj disdonas pli ol 20 milojn da freŝaj floroj, sed ankoraŭ multaj homoj elektas tradiciajn oferaĵojn. La tradiciaj oferaĵoj ne nur kreas grandan kvanton da rubaĵoj, sed ankaŭ poluas medion.

Niaj raportistoj trovis, ke nuntempe, pli kaj pli multaj homoj elektas mediprotektajn rimedojn por fari oferadon, ekzemple skribi kartojn aŭ leterojn kaj ĵeti ilin en la specialan leterkeston kaj fari surretan oferadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin