Novaĵoj (Aprilo 05)

(GMT+08:00) 2018-04-05 18:02:03     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 5a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio metos aldonajn tarifojn super usonajn produktojn kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, Sekvante Xi Jinping ni lasu nin konservi la memoron pri martiroj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio merkrede publikigis liston de produktoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, importitaj el Usono, kiuj estos submetitaj al pli altaj tarifoj, inkluzive de sojfabo, aŭtoj kaj kemiaj produktoj.

La Ministerio pri Financo diris en deklaro en sia retejo, ke la Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio decidis meti aldonan tarifon de 25 procentoj super 106 detalojn de produktoj sub 14 kategorioj.

La rimedo estis prenita, post kiam la usona registaro anoncis proponitan liston de produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj, kiuj kovras ĉinajn eksportaĵojn de 50 miliardoj da dolaroj kun proponita tarifo de 25 procentoj.

La ministerio diris, ke la rimedo validiĝos, kiam la usona registaro komencos meti la tarifojn super ĉinajn produktojn.

En gazetara konferenco de la 4a de aprilo Daniel Rosario, proparolanto de la eŭropunia konsilio, diris, ke Eŭropa Unio rimarkis la proponitan liston de ĉinaj produktoj, limimposte aldonotaj laŭ la sekcio 301, publikigitan de Usono, kaj kontraŭstaras ĉiajn komercajn rimedojn, kiuj malobservas la regulojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK).

En tiu tago, kiam Daniel Rosario faris respondon al demando de raportisto de la novaĵagentejo Xinhua, li diris, ke ekde aŭgusto de la pasinta jaro, kiam Usono lanĉis la sekcion 301, Eŭropa Unio ĉiam sekvas la enketadon, kaj, post kiam Usono publikigos ĉiujn detalojn de la enketado, Eŭropa Unio faros pri ili pluan analizadon kaj esploradon.

Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio ankaŭ esprimis la saman opinion, ke tiu ĉi rimedo de Usono evidente rompas la koncernajn regulojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco, serioze atencas la leĝan rajton ĝuatan de Ĉinio laŭ la regularo de MOK, kaj minacas la ekonomiajn interesojn kaj sekurecon de Ĉinio.

"Nacia promesplena ne povas esti sen herooj, lando lumigita en estonteco ne povas esti sen pioniroj." Ĉiun fojon, kiam la plej alta gvidanto de Ĉinio, Xi Jinping, parolas pri naciaj herooj kaj martiroj, li ne povas kaŝi sian emocion… Ĉie sur la tuta tero de la patrujo li stampis siajn spurojn por honori la memoron pri martiroj. Okaze de la festo Qingming ni lasu nin ripeti vortojn de Xi Jinping por kune gravuri la historion en nian memoron kaj konservi la memoron pri martiroj.

Antaŭtagmeze de la 7a de julio 2014, en la Memoriga Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo, Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj kune kun pli ol mil reprezentantoj el diversaj rondoj solene memorigis la 70an datrevenon de la leviĝo de la tutnacia rezistmilito kontraŭ la japana invado. Tio estis la unua fojo, ke la plej alta gvidanto de Ĉinio partoprenis en oficiala memorigado en tiu ĉi tago, nome la 7a de julio.

En la jaro 2014 en sia mesaĝo por nova jaro Xi Jinping specife diris:

"En tiu ĉi jaro ni difinis en formo de leĝo la Memorigan Tagon por Venko en la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo, la Nacian Tagon por Martiroj kaj la Nacian Tagon de Oferado al la Viktimoj en la Nankina Masakro, kaj faris solenajn aktivecojn en tiuj tagoj. Ĉiujn, kiuj oferis sian vivon por la lando, la nacio kaj la paco, ni ĉiam, kiam ajn estos, tenas en nia memoro.

"Nacia promesplena ne povas esti sen herooj, lando lumigita en estonteco ne povas esti sen pioniroj." En multaj okazoj Xi Jinping menciis tiujn ĉi vortojn.

Memorigo estas por pli bone marŝi antaŭen, por ne forgesi la komencan intencon, kaj ankaŭ por gravuri la historion en la memoron kaj tiri lecionojn el la historio.

Qingming-Festo estas tago por oferado ĉe tombo en Ĉinio. La festo okazas en la 4a aŭ la 5a de aprilo ĉiujare. Tiutage oni vizitas tombojn de siaj parencoj mortintaj. Laŭ antikvaj moroj oni metas oferaĵojn antaŭ tombo, kovras tombon per nova tero, eksplodigas petardon, bruligas incenson, kaj plantas freŝan salikbranĉon sur tombo por elvoki la memoron pri la forpasinto.

En la lastaj jaroj, homoj komencis ŝanĝi la tradiciajn morojn kaj elektis pli mediprotektajn rimedojn por en malsamaj manieroj esprimi siajn sentojn al forpasintoj.

En la publika tombejo Babaoshan, laborantoj senpage donas fraŝajn florojn al la homoj kiuj venas por fari oferadon. Ni Xiaofeng, vicprezidanto de la publika tombejo Babaoshan diris, ke dum la oferadaj pinttagoj, la laborantoj disdonas pli ol 20 milojn da freŝaj floroj, sed ankoraŭ multaj homoj elektas tradiciajn oferaĵojn. La tradiciaj oferaĵoj ne nur kreas grandan kvanton da rubaĵoj, sed ankaŭ poluas medion.

Niaj raportistoj trovis, ke nuntempe, pli kaj pli multaj homoj elektas mediprotektajn rimedojn por fari oferadon, ekzemple skribi kartojn aŭ leterojn kaj ĵeti ilin en la specialan leterkeston kaj fari surretan oferadon.

Merkrede posttagmeze en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa, kiu estas en Ĉinio por ŝtata vizito de la 2a ĝis la 6a de aprilo laŭ la invito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

Li diris, ke la ĉina registaro instigas siajn kapablajn kompaniojn iri al Zimbabvo por komerca kunlaboro, kaj ke Ĉinio volas klopodi kune kun Zimbabvo por doni plenan ludon al komplementaj avantaĝoj de ambaŭ landoj, novigi manieron de kunlaboro kaj profundigi kunlaboron en la kampoj de infrastruktura konstruo, agrikulturo, industria produktkapablo kaj homaj resursoj. Li aldonis, ke la ĉina registaro volas doni al Zimbabvo subtenon kaj helpon en ĝia ekonomia kaj socia evoluigo laŭ sia kapablo.

Mnangagwa diris, ke la zimbabva registaro klopodas firmigi reciprokan politikan fidon inter la du landoj, profundigi duflankan kunlaboron en ekonomio kaj komerco, infrastrukturo, energio, agrikulturo kaj turismo kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo.

La 4an de aprilo la usona Blanka Domo diris, ke la militaj operacoj de Usono en Sirio batali kontraŭ la ekstremisma organizaĵo Islama Ŝtato baldaŭ venos al sia fino, ĉar la organizaĵo estas preskaŭ entute ekstermita.

La Blanka Domo aldonis, ke Usono, kun siaj aliancanoj, daŭrigos sian strebadon persekuti kaj ekstermi la malgrandajn restantajn fortojn de Islama Ŝtato en Sirio, kaj faros kun siaj aliancanoj konsiliĝon pri estontaj agoj.

La 4an de aprilo la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan, la rusa prezidento Putin kaj la irana prezidento Hassan Rouhani partoprenis en la pintkonferenco pri la siria problemo en Ankaro, la ĉefurbo de Turkio, kaj akordiĝis plurflanke por politike solvi la sirian problemon.

Post la pintkonferenco la tri regnoj publikigis komunan deklaracion.

La deklaracio diras, ke politike solvi la sirian problemon estas unika efika vojo, kaj per perfortaj rimedoj ne eblas solvi la nunan krizon de Sirio, kaj ke la trio kontraŭstaras fari en Sirio secesion sub la mantelo de batalo kontraŭ terorismo kaj firme konservas la suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon.

Kaj aldone, la deklaracio jesas al la pozitivaj fruktoj akiritaj en la astana pacintertraktado pri la siria problemo kaj en la nacia dialogkunveno de Sirio kaj informas, ke la venonta pintkonferenco pri la siria problemo okazos en Tehrano, Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin