Tri regnoj akordiĝis plurflanke pri la siria problemo

(GMT+08:00) 2018-04-05 13:17:03     Redaktoro:Xiong

La 4an de aprilo la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan, la rusa prezidento Putin kaj la irana prezidento Hassan Rouhani partoprenis en la pintkonferenco pri la siria problemo en Ankaro, la ĉefurbo de Turkio, kaj akordiĝis plurflanke por politike solvi la sirian problemon.

Post la pintkonferenco la tri regnoj publikigis komunan deklaracion.

La deklaracio diras, ke politike solvi la sirian problemon estas unika efika vojo, kaj per perfortaj rimedoj ne eblas solvi la nunan krizon de Sirio, kaj ke la trio kontraŭstaras fari en Sirio secesion sub la mantelo de batalo kontraŭ terorismo kaj firme konservas la suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon.

Kaj aldone, la deklaracio jesas al la pozitivaj fruktoj akiritaj en la astana pacintertraktado pri la siria problemo kaj en la nacia dialogkunveno de Sirio kaj informas, ke la venonta pintkonferenco pri la siria problemo okazos en Tehrano, Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin