EU ne apogas komercajn rimedojn malobservantajn al MOK-reguloj

(GMT+08:00) 2018-04-05 15:11:12     Redaktoro:Xiong

En gazetara konferenco de la 4a de aprilo Daniel Rosario, proparolanto de la eŭropunia konsilio, diris, ke Eŭropa Unio rimarkis la proponitan liston de ĉinaj produktoj, limimposte aldonotaj laŭ la sekcio 301, publikigitan de Usono, kaj kontraŭstaras ĉiajn komercajn rimedojn, kiuj malobservas la regulojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK).

En tiu tago, kiam Daniel Rosario faris respondon al demando de raportisto de la novaĵagentejo Xinhua, li diris, ke ekde aŭgusto de la pasinta jaro, kiam Usono lanĉis la sekcion 301, Eŭropa Unio ĉiam sekvas la enketadon, kaj, post kiam Usono publikigos ĉiujn detalojn de la enketado, Eŭropa Unio faros pri ili pluan analizadon kaj esploradon.

Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio ankaŭ esprimis la saman opinion, ke tiu ĉi rimedo de Usono evidente rompas la koncernajn regulojn de la Monda Organizaĵo pri Komerco, serioze atencas la leĝan rajton ĝuatan de Ĉinio laŭ la regularo de MOK, kaj minacas la ekonomiajn interesojn kaj sekurecon de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin