Ĉinio postulis ĉesigi plenumadon de la sekcio 301

(GMT+08:00) 2018-04-05 17:53:41     Redaktoro:Xiong

Redaktoro:XiongLa 4an de aprilo Cui Tiankai, la ĉina ambasadoro en Usono, intervidiĝis en Vaŝingtono kun John Sullivan, la usona aganta ŝtata sekretario. La du partioj interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj kaj aliaj aferoj.

Cui Tiankai ripetis la starpunkton de Ĉinio rilate la ekonomian kaj komercan problemojn kaj postulis, ke Usono forlasu unuflankismon kaj komercan protektismon, ĉesigu la plenumadon de la sekcio 301 al Ĉinio, kaj per dialogo solvu malkonkordon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin