Usono eble aldonos ekstrajn limimpostojn al ĉinaj produktoj

(GMT+08:00) 2018-04-06 16:03:50     Redaktoro:Li

Ĵaŭde usona prezidento Donald Trump publikigis deklaron, ke li jam donis instrukcion al la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto, ke ĝi, laŭ la Sekcio 301, konsideru aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da usonaj dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio.

Trump diris, ke se la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto opinias, ke Usono povos aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da usonaj dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio, ĝi devos meti koncernan liston. Samtage la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto respondis, ĉu aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio, aŭ ne, tio dependas de postaj kondiĉoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang vendrede asertis en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri kaj firman oponon kontraŭ la usona agado. Li aldonis, ke Ĉinio ne volas lanĉi komercan konflikton nek timas ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin