Guterres apogas tutmondiĝon kaj plurflankan mekanismon pri komerco

(GMT+08:00) 2018-04-06 14:49:02     Redaktoro:Xiong

Rilate al la komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, la 5an de aprilo Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, rimarkigis, ke protektismo ne estas respondo de demando, kaj li ankaŭ apogas la tutmondiĝon kaj plurflankan mekanismon pri komerco.

Intervjuate tiutage Guterres diris: "Tutmondeca demando bezonas tutmondecan solvoprojekton, kaj dume la tutmondeca solvoprojekto devas esti nur plenumata en plurflanka kadro." Li emfazis, ke la plurflanka mekanismo pri komerco estas ege grava, kaj la Monda Organizaĵo okupas la lokon en la centro de tiu mekanismo.

"Mi estas defendanto de plurflankismo," Guterres diris, "Mi estas firma konvinkito de libera komerco." Li montris sian detalan analizon, ke tutmondiĝo alportas enorman profiton, ekzemple, kreskon de ekonomio kaj komerco, redukton de malriĉeco, averaĝan longigon de homa vivodaŭro, plimultiĝon de meze salajrataj familioj kaj tiel plu. Li emfazis, ke fronte al ekzistantaj demandoj el tutmondiĝo ĉiuj flankoj bezonas ne forpuŝon de tutmondiĝo, sed plibonigon de ĝi.

Komerca konflikto damaĝas ĉiujn koncernatojn, kaj ĝi ankaŭ malutilas al ekonomia disvolviĝo de la mondo, do ĝi ne estas rimedo por solvi demandon, kaj ĉia konflikto devas esti neniigita per dialogo, tiel Guterres diris.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin