Ĉinio faras sin fortika malgraŭ komerca konflikto

(GMT+08:00) 2018-04-06 15:37:50     Redaktoro:Xiong

La 5an de aprilo la usona prezidento Donald Trump postulis, ke la oficejo de usonaj komercaj reprezentantoj konsideru aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio, kio seriozege rompas la regulojn de la internacia komerco. Usono, kun sia supereco kaj kaprico, svingas la klabon de komerca sankciumo super Ĉinio, sed Ĉinio, streĉante siajn fortojn, estas devigita respondi la provokon.

Por bridi Ĉinion Vaŝingtono ne nur celas komercaĵojn de kelkaj dekoj aŭ kelkaj centoj da miliardoj da usonaj dolaroj, ne nur faras kalkulon kontraŭ Ĉinio por unu aŭ du tagoj, sed ĝi faras tion ankaŭ por io alia. Ne eblas eviti la provokon, do Ĉinio sin faras fortika kaj pli firme iras sian vojon de altkvalita evoluigo.

Por realigi altkvalitan evoluigon neniam ŝanceliĝos la fundamenta ŝtata politiko, tio estas, malfermo al la ekstero. Ĉinio estas granda lando kun respondeco, kaj ankaŭ estas aktivema partoprenanto, firma subtenanto kaj grava kontribuanto de la plurflanka mekanismo pri komerco. Ĉinio, ne pro la komera konflikto, fermos sian pordon, sed male, Ĉinio ĉiam estas malfermata al la tuta mondo, por kune kun la mondo ĝui pli multe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin