Ĉinio ne timas "perfortan limimposton" de Trump

(GMT+08:00) 2018-04-06 18:27:08     Redaktoro:Xiong

La 5an de aprilo la usona prezidento Donald Trump deklaris, ke li jam ordonis al la Oficejo de la Usona Komerca Reprezentanto, ke ĝi, laŭ la sekcio 301, konsideru, ĉu aldoni limimposton de 100 miliardoj da usonaj dolaroj al ĉinaj komercaĵoj, aŭ ne. kaj samtempe kun tio, Ĉinio en la unua tempo aldonis limimposton al iuj komercaĵoj importitaj el Usono kaj prenis kontraŭrimedojn celante al Usono en la sama skalo, sama sumo, kaj sama intenseco. Tio montras, ke la komerca malkonkordo inter Ĉinio kaj Usono draste transformiĝis en konflikton, kaj la komerca milito inter Ĉinio kaj Usono baldaŭ estiĝos.

Rilate la deklaron de Usono, la ĉinaj Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kaj Komerca Ministerio jam diris, ke Ĉinio tenos akompanon al Usono kaj batalos ĝis la fino, kaj je ĉia kosto nepre donos firman rebadon. La respondo de Ĉinio ne nur montras la fidon kaj volon de Ĉinio, sed ankaŭ diras al la registaro de Trump en la orienteska maniero, ke se ĝi nepre puŝos Ĉinion al sia kontraŭa flanko, Ĉinio timos neniun minacon, por ne poroli pri "perfortan limimposton".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin