Ĉinio prenos fortajn kontraŭrimedojn, se Usono publikigos liston de pliaj ĉinaj produktoj kun aldonaj tarifoj

(GMT+08:00) 2018-04-07 11:40:37     Redaktoro:Selena

Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris, ke Ĉinio senhezite tuj donos fortan rebaton, se Usono publikigos liston de pliaj ĉinaj produktoj kun valoro de 100 miliardoj da usonaj dolaroj, kiuj estos submetitaj al aldonaj tarifoj.

Responde al demando pri la naturo de ĉi tiu tiel nomata komerca milito, Lu diris, ke Ĉinio opinias, ke tio estas batalo inter unuflankeco kaj multflankeco kaj inter protektismo kaj libera komerco. Se multflankeco kaj libera komerco estos minacitaj, la procezo de ekonomia tutmondiĝo estos subfosita, kaj la monda ekonomia reprosperigo estos malhelpita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin