Rusio riproĉis al Usono forpelon de rivaloj per sankcioj

(GMT+08:00) 2018-04-07 12:09:15     Redaktoro:Selena

Usona Financa Departemento vendrede deklaris enkonduki sankciojn kontraŭ 38 rusaj individuoj kaj entoj, inkluzive de 7 komercaj gvidantoj kaj 17 altrangaj oficistoj. En la sama tago, rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron dirante, ke Usono, kiu forpelas rivalojn en la transmaraj merkatoj per sankcioj, fakte fariĝas malamiko de merkatekonomio kaj libera kaj justa konkurenco.

La deklaro aldonis, ke de 2011 Usono efektivigis arojn da sankcioj kontraŭ Rusio, kaj tio damaĝas usonajn civitanojn, kiuj laboras en usonaj entreprenoj havantaj kontaktojn kun sankciitaj rusaj entreprenoj, kaj alportas ekonomiajn perdojn al Usono mem.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin