Novaĵoj (aprilo 09)

(GMT+08:00) 2018-04-09 16:44:36     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de aprilo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Aŭstrio konsentis establi amikan strategian partnerecon; Komento diras, ke tirana komerca politiko de Usono tretas la spiriton de kontrakto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen dimanĉe konsentis establi ĉina-aŭstran amikan strategian partnerecon kaj antaŭenigi duflankan pragmatan kunlaboron.

Van der Bellen, invitita de Xi, gvidis grandan kaj altnivelan delegacion por sia ŝtata vizito al Ĉinio, inkluzive de aŭstra ĉefministro Sebastian Kurz, kvar kabinetaj ministroj kaj membroj de komerca komunumo.

Xi diris, ke la vizito malkovris gravan gravecon, kiun Van der Bellen kaj la aŭstra registaro atribuis al rilatoj kun Ĉinio.

Van der Bellen planis meti florkronon antaŭ la Monumenton de la Popolaj Herooj en Pekino lunde. Xi diris, ke tio montris la respekton de aŭstra prezidento kaj amikecon kun la ĉina popolo.

Xi diris, ke Aŭstrio estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en Eŭropo, kaj la nova registaro de Aŭstrio jam skribis en sian laboran programon la enhavojn pri plifortigo de rilatoj kun Ĉinio kaj la iniciato de Zono kaj Vojo. Li esprimis admiron pri tio.

Van der Bellen diris, ke Aŭstrio firme kaj forte kunlaboros kun Ĉinio en kampoj de komerco, investo, scienca esploro, mediprotekto, pura energio, kulturo kaj sporto.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe akcentis bezonon plibonigi la tutmondan regadon dum renkontiĝo kun vizitanta ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres.

Xi diris, ke la mondo troviĝas multaj problemoj, kiuj resumiĝas en la demandojn de la sistemo kaj kapablo de internacia regado. Li diris: "Ni opinias, ke ĉiuj landoj, grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj, kaj ni rekomendas, ke ĉefaj landoj devas porti sur sin respondecon. La esenco de multflankismo estas serĉado de konsiliĝo kaj kunlaboro inter diversaj landoj, kaj kunlaboro inter grandaj landoj devas esti la unua."

Guterres gratulis Xi pro lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto, dirante, ke tio havas historian signifon por Ĉinio. Guterres diris, ke li tre ĝojas viziti Ĉinion kaj partopreni en la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2018 okaze de la 40-jariĝo de reformo kaj pordmalfemo kaj kredas, ke Ĉinio ludos pli grandan rolon en internaciaj aferoj en la estontaj dek jaroj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres dimanĉe en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por subteni liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo, oponi protektismon kaj fari la tutmondigon pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj reciprokprofita. Li alte taksis kunlaboron inter Ĉinio kaj la UN kaj akcentis, ke Ĉinio firme subtenas la fundamentajn internaciajn regulojn bazitajn sur la Ĉarto de la UN kaj la kernan rolon de la UN en internaciaj aferoj. Li aldonis, ke Ĉinio plu konstrueme partoprenos en laboroj de la UN en diversaj kampoj, aktive antaŭenpuŝos efektivigon de la Tagordo 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj kontribuos por paco kaj disvolvado de la mondo.

La novaĵ-agentejo Xinhua dimanĉe publikigis komenton sub la titolo "Tirana komerca politiko de Usono serioze tretas la spiriton de kontrakto". La artikolo diris, ke lastatempe la usona registaro publikigis liston de ĉinaj produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj kaj minacis preni pliajn rimedojn de tarifoj kontraŭ Ĉinio. La usona konduto agis kontraŭ la principoj kaj spirito de la Monda Organizo pri Komerco, serioze tretis la spiriton de kontrakto, kiun ĝenerale sekvas la internacia komunumo, kaj estas publika provoko kontraŭ la multflanka komerca sistemo.

La artikolo diris, ke Usono kiel unu el la membroj de la Monda Organizo pri Komerco devas trakti komercajn disputojn kun aliaj landoj sub la multflanka kadro de la organizo, sed fakte, ĝi tute ignoras procedurojn kaj obligacion, kiujn ĝi devas observi kiel membro de la organizo, kaj svingas la bastonon de protektismo kontraŭ aliaj landoj. La enketo de Sekcio 301, bazita sur enlanda leĝo de Usono, estas unuflanka kaj partia kaj ne konformas al la statuso de Usono kiel granda lando respondeca kaj fidinda.

La Pintkunveno de Amaskomunikilaj Gvidantoj por Azio malfermiĝis lunde dum la jarkunveno de Boao-Forumo por Azio 2018 en la urbo Sanya de la ĉina insula provinvo Hainan. Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato, faris tonikan paroladon en la malferma ceremonio.

Huang rimarkigis, ke la kuranta jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio. En la parintaj 40 jaroj, la reformo kaj disvolviĝo de Ĉinio profitigis Azion kaj kontribuis al la mondo, kaj nun Ĉinio volas labori kune kun Azio kaj la tuta mondo por realigi komunan disvolviĝon kaj kune dividi atingojn de disvolviĝo.

Huang diris, ke amaskomunikiloj de la aziaj landoj devas prikanti la temon de la epoko, disvolvi la novigeman spiriton, starigi konsenton pri kunlaboro, antaŭenigi dialogon inter civilizacioj, aŭdigi la voĉon de Azio, raporti pri novigado de la azia popolo kaj kungajna kunlaboro inter aziaj landoj kaj ludi pozitivan rolon en gvidado de publika opinio.

La irana novaĵ-agentejo de studentoj raportis, ke Ali Akbar Velayati, konsilisto pri eksterlandaj aferoj de la irana plej alta gvidanto, diris dimanĉe dum intervjuo kun amaskomunikiloj, ke Irano observos plu la ampleksan interkonsenton pri la nuklea demando, kaj kiel lando kun regiona kaj internacia influo ĝi prenos respondan reagon laŭ siaj naciaj interesoj, se Usono sin retiros el la interkonsento.

Velayati diris, ke Irano kapablas reagi al Usono, se ĝi retiros sin el la interkonsento, agos kontraŭ la interkonsento aŭ rompos la interkonsenton per aliaj landoj. Li aldonis, ke por Irano estas kelkaj opcioj sur la tablo, kaj ĝi ne fermos siajn okulojn, kiam ĝi estos devigita al sakstrato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin