Usona eraro vekis ĝeneralan maltrankviliĝon

(GMT+08:00) 2018-04-09 19:26:48     Redaktoro:Xiong

La 9an de aprilo Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke klarvidaj homoj el la internacia komunumo ĝenerale konsciis, ke unuflankismo kaj protektismo ne estas elireblaj, elireblas nur internacia kunlaboro kaj plurflanka kunordigo, kaj ke la internacia ordo sur bazo de reguloj devas esti observata.

Lastatempe multaj gvidandoj de regnoj kiel Aŭstrio, Nederlando, Singapuro ktp. kaj respondeculoj de internaciaj organizaĵoj, interalie ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, venis al Ĉinio por tie fari viziton kaj ĉeesti la jarkunvenon de Boao-Forumo por Azio. Dum sia interparolado kun ĉinaj gvidantoj ili esprimis la vidpunkton, ke estas nepre konservi la liberkomercan sistemon kaj liberigi kaj faciligi komercon kaj investon. Geng Shuang diris, ke nuntempe diversaj flankoj tre atentas la ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, ĉar ili tuŝas tion, ĉu la internaciaj reguloj devas esti observataj aŭ ne, ĉu plurflankismo devas esti konservata aŭ ne, kaj ĉu la tutmondiĝo de ekonomio devas esti akcelata aŭ ne?

"La eldiroj kaj agoj de Usono en la lasta tempo, precipe la komerca sankciumado alprenita de ĝi, esence estas, ke unuflankismo provokas plurflankismon, protektismo kontraŭstaras liberan komercon. Tiuj usonaj paŝoj celas ne nur Ĉinion, sed ankaŭ aliajn landojn, damaĝas ne nur la interesojn de Ĉinio, sed ankaŭ tiujn de aliaj landoj. Kaj tiuj usonaj eraraj faroj jam vekis grandan maltrankviliĝon ĉe la internacia komunumo, kaj multaj klarvidaj homoj el la internacia socio jam konsciis ke unuflankismo kaj protektismo ne estas elireblaj, elireblas nur internacia kunlaboro kaj plurflanka kunordigo, kaj ke la internacia ordo sur bazo de reguloj devas esti observata."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin