Ĉinio absolute oponas kontraŭ oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano kaj vendo de armiloj al Tajvano far Usono

(GMT+08:00) 2018-04-09 20:36:20     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 9a de aprilo Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio absolute oponas kontraŭ oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano kaj vendo de armiloj al Tajvano far Usono, kaj urĝas, ke Usono observu la principon pri unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono, ĉesigu al si oficialan kontakton kun Tajvano kaj esencan rangaltigon de rilatoj kun ĝi, kaj haltigu al si militajn rilatojn kun Tajvano kaj vendon de armiloj al ĝi, ĉar ĉio ĉi faros seriozan damaĝon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj al la paco kaj stabileco de la markolo Tajvano.

Tajvana amaskomunikilo raportis, ke la usona registaro jam permesis vendan licencon aprobitan de usona fabrikanto, kaj laŭ la permesilo Usono povos vendi al Tajvano fabrikan teknologion de submarŝipo. Kaj alia raporto, ke Bolton, estonta asistanto pri ŝtataj sekurecaj aferoj en la usona Blanka Domo, eble vizitos Tajvanon en ĉi-jara junio. Por tio Geng Shuang diris:

"Ni rimarkis la koncernajn raportojn. La principo pri unu Ĉinio estas politika fundamento de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio firme oponas kontraŭ oficiala kontakto inter Usono kaj Tajvano kaj vendo de armiloj al Tajvano far Usono, kaj tiu ĉi starpunkto estas konsekvenca, eksplicita kaj firma. Ni urĝas, ke Usono observu la principon pri unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn de Ĉinio kaj Usono, ĉesigu al si oficialan kontakton kun Tajvano kaj esencan rangaltigon de rilatoj kun ĝi, kaj haltigu al si militajn rilatojn kun Tajvano kaj vendon de armiloj al ĝi, ĉar ĉio ĉi faros seriozan damaĝon al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj al la paco kaj stabileco de la markolo Tajvano."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin